Ĵus aperis en sonversio kun aldona spegula teksto du
specimenoj el sendube atentinda libro de la fama ĉeĥa verkisto Eduard
Petiška (1924–1987), ĉi-jare eldonita en Esperanto-traduko, omaĝe al
centjariĝo de la aŭtoro. Ni invitas vin al konatiĝo kun ili!
Artefarita inteligenteco (AI) estas aktuala teknologia furoraĵo. Pli precize, grandaj lingvaj modeloj (LLM) – ĉar tiuj komputilaj programoj ne havas ion komunan kun homa inteligenteco. Por provi ilin, vi devas havi konton ĉe provizantoj kaj firmaoj povas kolekti ĉiujn viajn demandojn, kiujn vi metis al LLM. Tio vekas justajn demandojn pri privateco kaj kiel tiuj firmaoj traktas la ricevitajn personajn datumojn.
La 14-an de majo 2024 ĉeĥa esperantisto Jan Řepa, ofte alinomata
Fidel kaj populara precipe pro sia nevelkanta humuro, festas sian 80-an
naskiĝtagon. Li apartenas al delongaj aktivaj membroj de ĈEA kaj en sia ĉarma
hejmurbeto Netolice li konatas ankaŭ
kiel membro de la loka teatroensemblo TYL. Li aktoris, registris literaturaĵojn
kaj dublis filmetojn ankaŭ en Esperanto. Spektu kun ni tute novan filmeton
omaĝe al lia jubileo!
Dum kelkaj longaj monatoj Ĉeĥa Esperanto-Asocio
aktive strebis akiri la ŝancon gastigi la Universalan Kongreson en 2025. Post
longaj traktadoj inter ČES, UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj la urbo Brno,
la avide atendata decido de UEA estis farita – Brno gastigos la plej grandan
mondkunvenon de esperantistoj en 2025!