Konferenco de ĈEA

27 - 29
9

Česká Třebová

Ni kore invitas vin partopreni la ĉi-jaran konferencon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Česká Třebová! La preciza loko de konferencejo: https://mapy.cz/s/notemoranu

Aliĝu pere de reta formularo ĉi tie

La reta formularo estas la plej rapida kaj plej konvena vojo kiel aliĝi. Kaze ke vi el iu ajn kialo ne sukcesas aliĝi, skribu al kalcik(zavináč)es­peranto.cz Alternative vi povas uzi PDF formularon (en ĉeĥa lingvo).

Programo de konferenco de ĈEA, Česká Třebová

Vendredo la 27-an de septembro
- de 17:00 alveno de partoprenantoj
- prezento de la urbo Česká Třebová kaj ekspozicio de E kolektoj de loka muzeo
- informo pri UKo en Aruŝo
- ateliero pri temo „Kiel informi pri esperanto – strategio de ĈEA“, la atelieron gvidas Petr Chrdle kaj Josef Kalčík, en la ĉeĥa
- societaj kaj vortaj ludoj
- kantado kun gitaro

Sabato la 28-an de septembro

antaŭtagmeze
- traktado de anaro de ĈEA
- planata konferenco de ĈEA 2025
- komuna fotado

posttagmeze
- promeno tra interesaj lokoj de la urbo (parko Javorka – Acerareto – kun E ŝtono, rotondo de sankta Katarino …)
- por interesatoj – travivaĵa veturado per ŝtofa aŭtomobilo „velorex“
- kafumado en kafejo Esperanto

vespere
- kafo (aŭ alia bongustaĵo) kun komitatano de ĈEA (persona interparolo)
- societa vespero kun muziko kaj danco, tombolo

Dimanĉo la 29-an de septembro

antaŭtagmeze
- daŭrigo de sabata traktado de anaro de ĈEA
- UKo Brno 2025
- diskuto – planata fino je la 11.30

Montrite 312x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024