12-a Tosto por Zamĉjo

Okazloko - Chrudim

24
9

Chrudim


Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO!

La Tosto okazos dum ekskursa tago de Internacia Renkontiĝo en Svitavy

Kunveno: 10.00 ĉe baroka kolono sur la Resselovo náměstí

  • Tosto por Zamĉjo
  • Pendigo de flago
  • Tagmanĝo – loko estos precizigita
  • Esperanto-programeroj
  • Kafumado en kafejo
  • Laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj transveturo al Vojtěchov, grimpado al elrigardturo kaj pendigo de la flago.

Partoprenantoj de Internacia renkontiĝo en Svitavy venos al Chrudim per buso. Eblas kunvojaĝi paginte vojaĝkotizon 200 Kč. Forveturo de Svitavy estas je la 8.00. Skribu svitavy@esperanto.cz


Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 7.30 ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno:

Praha 7.55 – Pardubice 8.59

Pardubice 9.03 – Chrudim 9.23


  • Se eblas, kunportu ujon por tosti (Se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) ).
  • Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni.
  • Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502.
  • Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz, por por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 591x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024