19 - 26 |
7 |
Brno
Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2025 okazos en „Brno“ (regiono Moravio), la dua plej granda urbo en Ĉeĥio post Prago. Brno havas 400 000 loĝantojn.
La aliĝilo estas jam hodiaŭ atingebla je paĝaro de UEA!
La kongresejo estos „Mendel-Universitato“, inaŭguro kaj fermo de la kongreso realiĝos en Teatro Janáček, la Nacia Vespero en la burga kastelo Špilberk kaj la Infankongreseto ĉe la digolago (valbaraĵo) de Brno.
Adreso de la kongresejo: Provozně-ekonomická fakulta Mendelovy univerzity, Zemědělská 1665/1, 613 00 Brno (Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado)
El flughaveno veturas buso E76, necesas elbusiĝi en la strato Vlhká kaj daŭrigi per tramo n-ro 9 al haltejo Zemědělská. Tempo de veturo 45 minutoj, la buso veturas ĉiun duonhoron. Eblas ankaŭ taksio, sed la prezo estas multe pli alta. (mm laŭ mk)
Famuloj de Brno
En Brno vivis fondinto de genetiko Johann Gregor Mendel (1822–1884) kaj komponisto Leoš Janáček (1854–1928). Mondfama estas ankaŭ vilao Tugendhat de germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe (1886–1969).
Esperanto en Brno
En la jaro 1901 estis en Brno oficiale aprobita unua esperantista organizo en la tiama Aŭstrio (en la hungara parto de la monarkio aperis samtempe E-organizo en Budapeŝto), kiun elvokis nova lernolibro de Esperanto, kiun en 1900 eldonis Theodor Čejka en moravia urbeto Bystřice pod Hostýnem (la urbo antaŭ nelonge eldonis rememorojn de lia filo, lingvisto Mirek Čejka). Inter la du mondmilitoj Brno famiĝis en Esperantujo per radio-elsendo de Verda Stacio.
Proksime de Brno en la urbo Svitavy troviĝas Esperanto-Muzeo.
Aktualaj informoj estos iom post iom kompletigataj.
Alireblo de Brno
Ni rekomendas rigardi informojn en la Unua Bulteno (https://uk.esperanto.net/…/unuabulteno) Urbo Brno havas propran flughavenon kaj aldone proksimas 3 pliaj: en Prago, Vieno kaj Bratislavo.
De la ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago, oni atingas Brnon aŭte en 2 horoj, buse aŭ trajne en 2h30–3h. Ekzistas amasego da rektaj busaj kaj trajnaj konektoj kaj la prezo komenciĝas ĉe ĉ. 9 EUR. Ekzistas ankaŭ rekta konekto de Praga flughaveno al Brno (momente 2 foje tage) kiu daŭras 3h20 kaj kostas ĉ. 10 EUR.
De ĉefurbo de Aŭstrio (Vieno), kiu havas grandegan internacian flughavenon, oni atingas urbon Brno per rekta konekto trajna aŭ busa. Ekzistas multaj rektaj konektoj de la flughaveno de Vieno al urbo Brno (ĉiu 1–2 horoj, tage kaj nokte) kaj la vojaĝo daŭras inter 1h50 kaj 2h40, depende de la tempo de konekto. Prezo de la bileto komenciĝas jam ĉe 13 EUR kaj plej kostas kiam oni aĉetas en la tago de vojaĝo.
mm
smer_esp.pdf (1.14 MB) | |
brno-malgranda-gvidlibro-tra-brno-pruvodce-esperanto.pdf (2.32 MB) | |
Unua_Bulteno_UK2025_Brno.pdf (8.22 MB) |