Ĉinio subjektive

15
2

Brno, rete per Skajpo

Prelegonto: Petr Chrdle

Post mia prelego pri Koreio kaj Japanio mi prezentos miajn impresojn de Ĉinio (Ĉina Popola Respubiko kaj ankaŭ Tajvano). Ĉar mi ne estas sinologo, nek mi estadis tie longdaŭre, temos pri miaj subjektivaj rigardoj al tiu grandega lando; kiel ĝiaj partoj, kiujn mi havis bonŝancon ekkoni dum miaj tri vizitoj, impresis min. Dume mi prezentos mian ĝuste nun presatan libron pri Ĉinio, Koreio kaj Japanio kaj se estos intereso ankaŭ aliajn novaĵojn de mia eldonejo KAVA-PECH.

Organizanto: Esperantista klubo Brno

Kiam: Je la 18-a horo

Lingvo: Esperanto

La prelego okazos rete per Skajpo. Jen la ligilo: https://join.skype.com/KPzmsHU2LUfj.

Petr Chrdle en Ĉinio

Montrite 302x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024