Ekspozicio "LA HOMO KONTRAŬ BABELO"

Okazloko - Svitavy, CZ

09 - 15
6
12

Svitavy, CZ


La ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo“, inaŭgurita la 9-an kaj la 10-an de junio 2017 en Esperanto-Muzeo en Svitavy, estas dediĉita ĉi-foje precipe al tri jubileantoj – ne nur L. L. ZAMENHOF (1859–1917), sed ankaŭ Francisko Valdomiro LORENZ (1872–1957), unika poligloto, kiu proprakoste kiel 18-jara studento eldonis en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj, kaj Theodor ĈEJKA (1878–1957), nestoro de Esperanto-Movado sur teritorio de Ĉeĥio. Ĝi malkovras ankaŭ interesaĵojn pri la unuaj spuroj pri Esperanto en Prago kaj en la Regiono Pardubice (kadre de la projekto Pardubice – lulilo de Esperanto en ĉeĥaj landoj). Krome ĝi disponigas aktualigitan ĝeneralan parton de la ekspozicio, reprilaboritan libroekspozicion, prezenton de la loka Klubo de amikoj de Esperanto kaj de interesaj gastoj en la muzeo, panelojn kun bildkartoj ĉu nuntempaj, ĉu historiaj el komenco de la 20-a jarcento kaj pliaj novaĵojn, kiujn povos malkaŝi vi mem!

Detalaj informoj pri la ekspozicio

Fotogalerio

Kontakto kaj malfermohoroj

Situo surmape

Kaze de intereso pri gvidata trarigardo kaj renkontiĝo kun la lokaj esperantistoj, nepre bv. ĝustatempe antaŭe skribi al muzeo (ĉe) esperanto.cz kaj interkonsenti pri la reciproke konvena tempo!

Kaze de via vojaĝo tra Bohemia-Moravia Landlimo ni elkore invitas vin al vizito!

ATENTON !!! – Pro teknikaj kialoj (parta rekonstruo de la Ottedorfer-Domo) la ekspozicio estos ekde la 15-a de decembro portempe fermita. La remalfermo estos ĝustatempe anoncita. Nova ekspozicio estas preparata por septembro 2018.

Montrite 993x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024