Ĝis kiam ni kantas, ĝis tiam ne mortis ni (VIRTUALA)

Okazloko - Písek, CZ

09 - 31
5
12

Písek, CZ


En la nuna nefacila tempo ni invitas vin kunveni almenaŭ virtuale kaj KOMUNE KANTI por subteni nian sanon kaj bonhumoron kaj nian interligitecon malgraŭ la tempospaco!

Pro la Malferma Tago en CO UEA la origine planita dato estis ŝovita je unu semajno.

Son- kaj videoregistraĵoj (el Esperanto-aranĝoj) kun unuopaj kantoj kaj tekstoj aperos ĉi-tie

la unua parto:

la 9-an de majo je 17:30 de la Mezeŭropa tempo.

**RIPETA RENKONTIĜO OKAZOS:

merkrede la 13-an de majo je la 19-a horo

sabate la 16-an de majo je la 19-a horo**

Sufiĉas klaki al la supra video. Eblas ankaŭ aliĝi en Facebook en la paĝo Esperanto.cz. Tie pli bonas, ĉar homoj vidas, kiu partoprenas:-)

LA DUA PARTO:

la 17-an de majo je 17:30 de la Mezeŭropa tempo.

La ripeto por la komuna kantado estas lunde la 18-an de majo je 19:00 de la Mezeŭropa tempo.

Ekde tiam vi povos libere veni en ajna tempo, kaj/aŭ ni fiksos plua(jn komuna(jn dato(j)n por nia renkontiĝo.

Se vi havas ideojn, proponojn, dezirojn por kantoj (se disponeblos aŭ realigeblos ilia registraĵo), bv. skribi al pavla.dvorakova @ esperanto.cz.

  • pd-

Montrite 647x

Soubory
pdf kvar konataj kantoj - tekstoj kun gitaragordoj.pdf (398.71 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024