Konferenco de Ĉeĥa Esperanta-Asocio

28 - 01
9
10

Prudká u Tišnova

Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio de vendredo, 29-an de septembro ĝis dimanĉo, la 1 -an de oktobro 2023.

Por interesiĝantoj estos loĝado kaj programo preparitaj jam de ĵaŭdo 28-an de septembro, Nacia Tago de Ĉeĥa Ŝtateco. La loko estas Ripozejo Prudká apud la vilaĝo Doubravník, en pitoreska valo de la rivero Svratka. Proksime estas antikva burgo Pernštejn. Pasintjare estis ĉi tie aranĝita konferenco de Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio, do la loko estas por esperantistoj jam konata.
La ripozejo ofertas sufiĉan kapaciton de du- kaj trilitaj ĉambroj kaj klubejoj por diversaj agadoj dum la konferenco. Proponataj servoj inkluzivas manĝojn, parkadon kaj Wi-Fi. La ripozejon oni venos rekte de la trajnhaltejo Prudká sur la fervojlinio Žďár nad Sázavou – Tišnov. Proksime de la trajnhaltejo troviĝas pli ol 130 jarojn aĝa ligna kovrita ponteto trans la rivero Svratka. Tiu ponteto, kiu nun estas protektata kiel kultura monumento de Ĉeĥio, origine servis al laboristoj de proksima papermuelejo kaj ĝi estis multekoste rekonstruita antaŭ du jaroj.
La ripozejo najbaras kun naturrezervejo Sokolí Skála (Falka Roko), kie la rivera valo similas al kanjono. La krutaj rokmuroj estas altaj eĉ ducent metrojn kaj en la interspacoj inter ili konserviĝis vastaj arbokovritaj spacoj, kie ĝis nun nestas gufo granda kaj korvo granda. La falko, laŭ kiu la naturrezervejo estas nomata, estis ekstermita en la jaro 1953. Parto de la rezervejo situas rekte super la viadukto ĉe la trajnhaltejo.
Por partoprenantoj, kiuj alvenos ĵaŭde aŭ vendrede matene, estas preparita vizito de Zahradní železnice (Ĝardena Fervojo) en Drásov. Vizitantoj ĝuos replikojn de personaj vagonetoj de la komenco de la pasinta jarcento sur la etŝpura fervojo. Sabate posttagmeze ni por interesiĝantoj aranĝos komunan viziton de la burgo Pernštejn. Ni veturos trajne laŭ belaj meandroj de Svratka kaj de la haltejo Nedvědice ni marŝos 1,5 km al la burgo, kiu kiel unu el la malmultaj en nia lando neniam estis konkerita.
Trajna atingebleco:
La haltejo Prudká troviĝas ĝuste apud la ripozejo (linio 250/251 Brno – Tišnov – Nové Město na Moravě – Žďár nad Sázavou). De Brno ĉirkaŭ unuhora veturado; de Prago ĉirkaŭ 3-hora. Vi povas uzi IDS JMK (6 zonojn) aŭ publikajn transportajn biletojn + 4 zonojn.
Atingebleco per aŭto:
De la aŭtoŝoseo D1 ĝis eliro 162 km Velká Bíteš kaj en la direkto Tišnov ĉirkaŭ 35 km, aŭ vi povas iri de Brno rekte al Kuřim kaj Tišnov. En la vilaĝo Doubravník sur la urboplaco deflankiĝi kaj laŭ signoj Rekreační zařízení Prudká (Ripozejo Prudká) veturi ĉirkaŭ 3 km.

Jen nia loĝloko kaj kongresejo ĉe mapo: https://mapy.cz/s/pusecucuro

La aliĝilo por konferenco estas je adreso http://esperanto.cz/aligxilo2023 aŭ vi povas uzi aldonita PDF formularo (en ĉeĥa lingvo).

PROGRAMO
Ĵaŭde la 28an
- alveno de partoprenantok de la 16 horo
- lingvaj ludoj
- komuna kantado
vespere
- prelego pri fervojistoj
Vendrede la 29an
antaŭtagmeze
- lingvaj ludoj
- kurso: Esperanto amuze
- promeno je ĉirkaŭaĵo (kaŝita ligna ponteto)
posttagmeze
- vizito de Ĝardena Fervojo Drásov
vespere
- UKo 2023 Torino
- E-aranĝoj dum lasta jaro
Sabate la 30an
antaŭtagmeze
- membrokunveno de ĈEA
- novaĵoj de KAVA/PECH
- konferenco de ĈEA 2024
- komuna fotado
posttagmeze
- vizito de burgo Pernštejn
vespere
- amuzvespero kun muziko, danco kaj tombolo
Dimanĉe la 1an
antaŭtagmeze
- UKo 2026 Brně?
- Vikipedio – kiel skribi
- nova retpaĝaro de Esperanto Muzeo Svitavy
- forveturo de partoprenanto ĝis la 12a horo

Montrite 1532x

Soubory
pdf CEA-konferenco 2023e.pdf (214.74 kB)
pdf Aligxilo_2023_Prudka-Form.pdf (2.42 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024