Okazloko - Praha, CZ
08 - 10 |
9 |
Praha, CZ
Renkontiĝo de Kvakera Esperanto-Societo okazos ĉe la Kvakera Kunvenejo en Prago inter la 8-a kaj la 10-a de septembro 2017. Temos pri malgranda, sed internacia okazaĵo. Se iu deziros partopreni, tiu povos kontakti Sally Phillips sallyesp@googlemail.com.
PROGRAMO
Vendrede la 8-an de septembro
19:00 Simpla supa vespermanĝo
20:00 Prezentado de ĉiuj partoprenantoj pri sia Kvakero grupo/kontakto aŭ
interesiĝo pri kvakerismo
Sabate la 9-an de septembro
10:00 KES-Jarkunsido
11:00 Kaf/Te-pauzo
11:30 AGM – Agadplano
12:30 Manĝopreparado kaj manĝado
14:00 Promeno
16:00 Kaf/te-trinkado
16:30 Organizado de la venonta kunsido (en Lisbono?)
17:45 Manĝopreparado kaj manĝado
19:45 Societa vespero
(Ĉu – po 10 minuta rakonto pri bela sperto eksterlande (kun bildo?) de ĉiu
partoprenanto /(aŭ) trinkaĵo en trinkejo /(aŭ) alia propono?)
Dimanĉe la 10-an de septembro
Adorkunsido kun pragaj kvakeroj kun interpreto en/el la angla
Divido de tagmanĝo (al kiu ni kontribuos)
13:00 Prelego pri Esperanto en la angla
Retejo de Kvakera Esperanto-Societo