La 46-a Lingva Seminario

Okazloko - Skokovy, CZ

07 - 10
9

Skokovy, CZ


Semajnfina seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj).


Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2–3-maks.4litaj ĉambroj (kun lavujo;duŝejoj/ne­cesejoj surkoridore). PREZO proksimume 420 CZK/tago (1 Eǔro = ĉ. 26 CZK) por kompleta servo je unu tago (tranokto + 3 manĝoj). Oni pagas surloke. Eblas veni ankaŭ por malpli da tagoj.


(fonto) PROGRAMO: Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vespera amuziĝo, kantado, ev. filmprojekcia­do ktp.

Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn aŭ pruntepreni biciklon.

unu el ŝatataj ekskursoceloj estas proksima burgo Kost

Jen FOTOGALERIO de la okazloko kaj el l aprogramo de la pasintaj aranĝoj!!

Eksterlandajn gastojn ni volonte helpos pri trovo de la plej taŭga trafikebleco.

Ni antaŭĝojas, ke vi plilarĝigos nian verdan familion :-)!

Informoj: Jindřiška Drahotová, drahotova (heliko) esperanto.cz, tel. (+420) 720 652 320

Montrite 1761x

Soubory
doc invitilo-skokovy.doc (61 kB)
doc aligxilo-skokovy-eo.doc (32 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024