Okazloko - Svitavy,CZ
09 |
6 |
Svitavy,CZ
Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy invitas vin
kore la 9an de junio 2017 al la aranĝo „Muzea nokto“, kiu okazos en
Esperanto-muzeo kaj en Urba muzeo kaj galerio en Svitavy. Tiu ĉi aranĝo havas
en la urbo jam longan tradicion, en kiu partoprenas ankaŭ nia Esperanto-muzeo.
Ni konatigos vin kun la programo en la E-Muzeo kaj en Ottendorfer-domo, sed
riĉa programo estos ankaŭ en la proksima Urba Muzeo kaj Galerio, kie vi
ekzemple povos je 17a horo partopreni inaŭguron de la nova ekspozicio
„Misteraj historietoj de Pavel Čech“.
La ĉi-jara temo de la Muzeo nokto estas i.a. inspirita de la mistereco de muzeoj kaj historiaj domoj. Surprograme estos ankaŭ animacia artateliero, publika pentrado por ekstera galerio kaj koncertoj.
La unuan fojon la Muzea nokto estos ligita ankaŭ kun Nokto de preĝejoj, kadre de kiu vi havos la ebleco senpage viziti ekleziajn memorindaĵojn kaj vespere eĉ 3 orgenkoncertetojn kaj komunan kantadon de ekumenaj kantoj el TAIZÉ.
Vespera programo komenciĝos je la
20:00 kaj ripetiĝos je la 22:00. Trarigardon de la Ottendorfer-Dom (inkluzive
Esperanto-Muzeon) kun kostumita ĉiĉerono kaj kulturan programon en la historia
Ottendorfer-salonego kune preparas por vi anoj de la Klubo de amikoj de
Esperanto en Svitavy kaj teatra trupo DOMA sub reĝisorado de Blanka Oblouková.
Tiun tagon vi havas ununuran eblecon reveni en la tempon de malfermo de
Ottendorfer-domo, do en la komencon de 20a jarcento. La partopreno estas
senpaga. Ĉar la programo estas preparata prioritate por vasta publiko, ne nur
por esperantistoj, la tuta vendreda aranĝo okazos en la ĉeĥa lingvo
(kun ebleco de parta interpretado por eksterlandanoj).
Ĉeĥlingvanoj, bv. vidi detalajn programojn ĉi-tie.
Post tiu ĉi aranĝo sekvos sabata inaŭguro de la nova ekspozicio kun tuttaga akompana programo kaj dimanĉa ekskurso al Litomyšl, kiuj okazos komplete en Esperanto.
Kontakto: muzeo (ĉe) esperanto.cz
Ni antaŭĝojas vian viziton!