Sabla Printempo

Okazloko - Písek

05
4

Písek


Post 10-jara paŭzo, vi estas denove invitataj al la urbo Písek, situanta 100km sude de Prago, por la aranĝo Písecké jaro (Sabla Printempo).

La origina semajnfina seminario dum 10 jaroj dediĉita al aplikoj de Esperanto en interreto

nun transformiĝas al unutaga renkontiĝo por interesiĝantoj

pri Esperanto-literaturo.


La temo de la evento estas

Formoj kaj roloj de la Esperanta librokulturo en la 21-a jarcento

Inter proksimume 10:30 kaj 17.00 atendas vin:

  • programo en la Urba Biblioteko kaj trarigardo de la ekspozicio
  • komuna tagmanĝo
  • eta promeno tra la historia urbocentro surspure de la poeto Fráňa Šrámek
  • posttagmeza seminario kun kontribuoj pri klasikaj kaj elektronikaj libroj,

    aŭdlibroj kaj projektoj por subteno de legado kaj literatura kreado

  • legado de mallongaj literaturaj specimenoj kaj kantado de muzikigita poezio

Kontribuo por luo de la ejo kaj necesaj organizaj elspezoj estas 100 CZK (senpaga por prelegantoj).

Ĉiuj pagos memstare por sia tagmanĝo, posttagmeza refreŝiĝo disponeblos senpage.

Bv. aliĝi ĝis 31.3. kaj akiri pli detalajn informojn ĉe

pisek @ esperanto.cz.

Interesitoj povos mendi tranokton en la urbo kaj plilongigi sian restadon ĝuante kulturajn kaj naturajn vidindaĵojn de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵo.

Nome de la E-Klubo La Ponto antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková.

  • pd-

Montrite 53x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025