Polyglot Gathering - Plurlingvula Kunveno

Okazloko - Brno

28 - 01
5
6

Brno


Ni ofte asertas, ke Esperanto faciligas lernadon de aliaj fremdaj lingvoj kaj ke Esperanton ofte uzas homoj, kiuj scipovas pliajn lingvojn. Kiugrade tio reale validas? Ĉu ankaŭ vi apartenas al ili? Se jes, jen por vi alloga unika aranĝo:

Kvartaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj

La plej granda neformala internacia evento por plurlingvemuloj kaj lingvoŝatantoj okazas ĉiujare ekde 2014, ĉiam en alia urbo, en la lastaj jaroj krome ankaŭ rete. (ĉi-jare inter 6.-9.3., vidu ĉi-tie). Kutime venas al ĝi inter 500 kaj 800 homoj el la tuta mondo. Al la ĉi-jara ĝis fino de februaro aliĝis 620 partoprenantoj el 73 landoj vivantaj en 53 landoj.

Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizoj aŭ multlingvaj koncertoj.

La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).

Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj (Petro Baláž kaj lia skipo de E@I ) kaj kutime ĝis 1/4 de la partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton.


Rigardu al Retejo kun detalaj informoj (en Esperanto)!

La okazloko estas la Mendel-Universitato de Brno, en kiu en julio okazos la 110-a Universala Kongreso de Esperanto.

Programkotizo estas 175 Eŭroj.

Alternative vi estas bonvena partopreni en la malpli kosta Reta Plurlingvula Kunveno (6.-9.3.) en komforto de via hejmo.

Vidu elekton de registritaj diverslingvaj prelegoj el la pasintaj jaroj en la Jutuba videokanalo de Polyglot Gathering.

  • pd-

Montrite 22x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025