10 jaroj de Esperanto-Muzeo en Svitavy

Okazloko - Svitavy,CZ

14 - 16
9

Svitavy,CZ


ĈEA elkore invitas vin soleni kune la rondan naskiĝtagon de la muzeo!

La aranĝo okazas sub aŭspicio de la urbestro de Svitavy David Šimek.

KADRA PROGRAMO

Vendrede:

ekde 16:00 ekfunkcio de la akceptejo, loĝiĝo, memstara vespermanĝo

19:00–22:00 Inaŭguro de la nova ekspozicio dediĉita al 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la respubliko (resp. al Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918–1968), kun akompana programo kaj refreŝiĝo

Sabate:

9:00–11:45 Solena programo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo (en la Ottendorfer-salonego kaj sekve en la muzeo)

post tagmanĝo duontaga busekskurso al Moravská Třebová (vizito de la Urba Muzeo kaj de la renesanca kastelo)

18:00–19:30 Koncerto de la muzikgrupo NOPROBLEM Kostelec na Hané
(kantanta ĉeĥe kaj Esperante repertuaron de Spirituál kvintet)

20:00 vespermanĝo kaj amuziĝo

Dimanĉe:

  1. 8:30–12:30 INTERNACIA MUZEA SEMINARIO
  2. 9:00–11:30 Urbovizito kaj promeno

Ĉi-sube elŝuteblas DETALA PROGRAMO!


TRANOKTO:

en la nova pensiono U Bárty tuj apud la muzeo (komfortaj 2–3litaj ĉambroj kun kuirejeto kaj duŝejo/necesejo memstara aŭ komuna por du ĉambroj; 1-a kaj 2-a etaĝo sen lifto) – 350,– CZK popersone kaj ponokte, sen matenmanĝo; garantiatas nur post aliĝo kaj pago ĝis 31.8.2018

Aliajn loĝeblecojn necesas mendi memstare (vidu alŝutitan informilon!).

Tristelaj hoteloj Slavia kaj Garni estas en la koncerna dato bedaŭrinde jam plene okupitaj.

PROGRAMKOTIZO:

100,– CZK(por membroj de ĈEA, ĈEJ, SKEF kaj SKEJ), 150,– CZK (por la ceteraj)

MANĜOJ:

memstaraj, interesitoj pri komuna favorprezaj sabataj tagmanĝo kaj vespermanĝo en ASTRA (pro tempoŝparo kun elekto el 3 manĝoj inkl. unu vegetaran) devas indiki la elekton en la aliĝilo kaj antaŭpagi; en la partoprenkotizo inkluzivitas refresiĝo kadre de la vendreda inaŭguro (tamen ĝi ne anstataŭas la vespermanĝon)

PAGEBLECOJ:

Eksterlandanoj povas pagi aŭ al la bankokonto de ĈEA, aŭ al la ĈEA-konto ĉe UEA (svaz-v), event. laŭ antaŭa interkonsento kun la organizantoj eblas pagi surloke. Detalajn informojn vidu en la ALIĜILO ĉi-sube.

KONTAKTO:

Esperanto-Muzeo

nám. Míru 81/1

CZ-568 02 Svitavy

cea @ esperanto.cz

tel. +420 774 928 974 (prezidantino Libuše Hýblová)

kontakto pri la ekspozicio kaj la muzea seminario: pavla.dvorakova @ esperanto.cz


ALIĜO

Uzeblas du variantoj:

1)Elektronika aliĝilo (preferata formo)

2) Kompleta aliĝilo por sendo per elektronika aŭ klasika formo kaj pagoinformoj elŝuteblas ĉi-sube. (sendu al cea @ esperanto.cz)

La versio en la formato doc plenigeblas elektronike – post ektajpo aperas en la formularo AVERTO kaj vi devas per klako „EBLIGI LA ENHAVON“!! PDF-versio pli taŭgas por printo kaj permana plenigo.

Limdato por aliĝoj kaj mendo de servoj estas 31.8.2018, poste sengarantie!

Ni ĝojatendas vian abundan partoprenon!

Montrite 2358x

Soubory
pdf JUBILEA SOLENAJXO EN LA E-MUZEO 14.-16.9.2018.pdf (163.29 kB)
doc Aligxilo 14.-16.9.2018.doc (188.5 kB)
pdf Aligxilo 14.-16.9.2018.pdf (116.75 kB)
pdf programo de la muzea seminario - 16.9.2018.pdf (1.05 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024