KER-ekzamenoj

01
8

UK, Brno – 1a de aŭgusto

La dua ekzamensesio okazos dum UK 2025, la 1an de aŭgusto. Ankaŭ en tiu tago okazos kaj ĉeestaj kaj retaj ekzamenoj, sed nur en tiuj niveloj, en kiuj aliĝos ĉeeste kaj rete sume minimume 12 kandidatoj. La proponataj niveloj estas B1, B2, C1 kaj C2. Pro la tempozono tiuj ekzamenoj taŭgos precipe por eŭropaj kaj aziaj kandidatoj.

Por tiuj, kiuj ne scias decidi, je kiu nivelo ili estas, ni disponigas senpagajn provtestojn, kiujn oni solvu rete.

Por trovi pli detalajn informojn vizitu la retpaĝaron pri la KER-ekzamenoj aŭ skribu al la organizantoj per kerekzamenoj@edukado.net.

Aliĝilo por KER-ekzamenoj en Brno:https://edukado.net/alighilo?…

mm

Montrite 34x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025 TOPlist