12-a BIERo

Okazloko - Kopřivnice

06 - 08
10

Kopřivnice


12-a BIERo

Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo

6. – 8. 10. 2017

E-mental´ invitas vin partopreni jam la 12-an BIEROn!!!

Inter planataj programeroj estas vizito de bierfabriketoj Polivar kaj Štramberk, grimpado sur belrigardturojn, vizito de kastelo Štramberk, gustumado de loka dolĉa specialaĵo, ludoj, bunta kutima matenmanĝegado…

Aktualan programon vi povas vidi ĉi tie .


Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

  • Pago ĝis la 15-a de septembro 2017: 500,– CZK aŭ 20 EUR.
  • Pago poste aŭ surloke: 600,– CZK aŭ 23 EUR

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz


Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.


E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 644x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024