13-a BIERo

Okazloko - Třeboň

13 - 15
4

Třeboň


13-a BIERo

Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo

13. – 15. 4. 2018

E-mental´ invitas vin partopreni jam la 13-an BIEROn!!!

Inter planataj programeroj estas promeno tra la urbo Třeboň, vizito de la kastelo Třeboň, vizito de sav-beststacio, vespera ekskurso al la bierfabriko Regent kun promeno tra bierfabrikaj keloj kaj gustumado de biero kun loka pano, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado…

Aktualan programon vi povas vidi ĉi tie .


Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

  • Pago ĝis la 1-a de februaro 2018: 650,– CZK aŭ 25 EUR.
  • Pago poste aŭ surloke: 750,– CZK aŭ 28 EUR

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz


Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.


E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 1026x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024