7-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio

Okazloko - Bautzen, DE

17
12

Bautzen, DE


Tradicia ekskurso organizata de la klubo E-mental

Kunvenloko: Stacidomo Bautzen (Budyšín) ĉe biletvendejo je la 11.20.

Aŭ vi povas ie envagoniĝi iun sube menciitan trajnon. 

Situo surmape

Programo:

Trarigardo de la urbo, vizito de Kristnaska bazaro kaj “kolbasumado”, kafumado en kafejo ….

Renkonto kun germanaj kaj polaj esperantistoj ests dezirinda kaj bonvena!

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.50 – Černý most – bushaltejo de Flixbus.

Vojaĝo:

7.15 Prago (Černý most)– 8.20 Liberec (buso)

9.10 Liberec – 10:34 – Bischofswerda (trajno)

11. 05 Bischofswerda – 11.17 Bautzen (trajno)

De Liberec oni povas uzi favorprezan bileton “EURO-NISA-TICKET”

  Antaŭa aliĝilo ne estas necesa, sed ni ĝojos, se vi skribos pri via intenco partopreni. Same skribu, se vi volus kunvojaĝi kaj bezonos helpi kun bileto.

Retadreso: e-mentalprago(ĉe)sez­nam.cz

  • vp-,–pd-
 

Montrite 157x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024