Esperantaj eldonejoj kaj bibliotekoj

26
1

virtuala aranĝo - Brno, CZ


Por ke ni povu ĝui Esperanto-literaturon, estas necesaj ne nur aŭtoroj kaj tradukistoj, sed ankaŭ eldonejoj kaj bibliotekoj, klasikaj kaj virtualaj.

Prelegonto: Miroslav Malovec

Lingvo: Esperanto

Kiam: la 26-an de Januaro 2021 je la 18-a h.

Ligilo: https://join.skype.com/kO9zeeBzPdR7

Kie: La renkontiĝo okazos rete per programo Skype (Skajpo). Se vi ankoraŭ ne havas ĝin, mi petas vin instali ĝin. Oni povas elŝuti la programon el retejo https://www.skype.com/cs/get-skype/. Vi povas uzi ĝin per komputilo, tabletkomputilo kaj saĝpoŝtelefono (Android kaj iPhone). La sistemo funkcias ankaŭ per retumilo (Edge kaj Chrome), sed ni rekomendas uzi programon. Ni rekomendas, ke vi uzu aŭskutilojn kun mikrofono por preventi eĥon. Sed ne estas bezonata, vi povas uzi mikrofonon en via portebla komputilo (notebook).

Ĉar la renkontiĝo okazos rete, povas veni ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Ni vidos.

Registraĵojn de la antaŭaj prelegoj kaj kelkajn pluajn programojn vi povas spekti en la Kluba videokanalo ĉe Jutubo.

  • miko-, -padv-

Montrite 576x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024