Esperanto super la abismo

06
8

Hranice

ĈeFEA kaj Amikoj de Esperanto Hranice invitas vin al la amika renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazos 6.8.2024 en urbo Hranice kaj ĉirkaŭaĵo. De fervoja haltejo Hranice město ni ekiros piede al fama Abismo de Hranice. De ĉi tie ni iros tra la banloko Teplice al Teplice n. B.-Zbrašov, kie ni vizitos kioskon kaj renkotiĝos tie kun tiuj, kiuj ne volus iri piede.

La piedirado estos 6 km longa kaj ni uzos arbarajn padojn.

Renkontiĝo de piedirantoj estas je 11:15 ĉe stacidomo Hranice-Město.

Renkontiĝo je kiosko je 13:00.

Tiuj, kiuj ne iros piede povas uzi la buson 2 aŭ buson je direkto Soběchleby. Ambaŭ ekveturas de busa stacio proksime de trajna stacidomo. Elbusiĝo estas je bushaltejo Teplice-Zbrašov. La kiosko troviĝas apud fajrobrigadejo.

Vidu la aldonitan mapon sube por pliaj detaloj.

Pliajn informojn vi ricevos ĉe potiska.ivan(ĉe)sez­nam.cz aŭ ladislav.hakl(ĉe)a­tlas.cz

Montrite 57x

Soubory
pdf Abismo_EO.pdf (145.96 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024