Forsta panteono

19
1

virtuala aranĝo - Brno, CZ


Prelegonto: Miroslav Hruška

Forsta panteono estas aro de monumentoj kaj fontoj en arbaro de kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“, inter urboj Brno kaj Blansko en Moravia karsto. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la forsta panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929 en regiono de vilaĝo Olomučany, partoprenis interalie Rudolf Haša (kiu estas kune kun Josef Konšel kaj Josef Opletal konsiderata kiel aŭtoro de panteono).

En nuntempo panteono estas populara loko por ekskursoj de multaj homoj el Brno kaj ĉirkaŭaĵo – plej ofte oni vizitas monumenton de Karel Hynek Mácha aŭ monumenton de torturmortigitaj forstistoj.

Lingvo: Esperanto

Kiam: la 19-an de Januaro 2021 je la 18-a h.

ATENTU! La prelego estis registrita kaj spekteblas ĈI-TIE.

Kie: La renkontiĝo okazos rete per programo Skype (Skajpo). Se vi ankoraŭ ne havas ĝin, mi petas vin instali ĝin. Oni povas elŝuti la programon el retejo https://www.skype.com/cs/get-skype/ . Vi povas uzi ĝin per komputilo, tabletkomputilo kaj saĝpoŝtelefono (Android kaj iPhone). La sistemo funkcias ankaŭ per retumilo (Edge kaj Chrome), sed ni rekomendas uzi la programon.

Ni rekomendas, ke vi uzu aŭskutilojn kun mikrofono por preventi eĥon. Sed ne estas bezonata, vi povas uzi mikrofonon en via portebla komputilo (notebook).

Ĉar la renkontiĝo okazos rete, povas veni ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Ni vidos.

Montrite 400x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024