21 - 24 |
5 |
virtuala aranĝo - Frankfurt/O-Slubice
Transponta (interreta) Esperanto-Kongreso de Germana Esperanto-Asocio, Pola Esperanto-Asocio kaj Internacia Fervojista Esperantista Federacio
La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon – eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi.
Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn.
Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.
Aliĝebleco: SENPAGA
Aliĝilon kaj Kongresan informilon eblas elŝuti ĉi-sube.
Kontakto: pea(ĉe)esperanto.pl
fonto: EventaServo.org
![]() | Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera.doc (42.5 kB) |
![]() | Transponta E-kongreso Kongresa informilo 5.pdf (256.1 kB) |