Inaŭguro de la nova ekspozicio en la Esperanto-Muzeo

Okazloko - Svitavy, CZ

14 - 15
9

Svitavy, CZ


La nova ekspozicio konsistos el du partoj:

  • 50 jaroj ekde renovigo de la tutŝtata Esperanto-organizo
  • Junulara Esperanto-movado

La ekspozicion por vi ĉi jare preparas lokaj esperantistoj kun Miroslav Malovec kaj Ĉeĥa Esperanto-junularo. La inaŭguro komencos je la 10:30 horo. Okaze de malfermo de nova ekspozicio aranĝis lokaj esperantistoj plantadon de nova arbo  – tilio – antaŭ muzeo. Do venu ĝin kun ni solene enterigi.

Provizoran programon vi trovos sube je la paĝo. Programon por sabata vespero kaj dimanĉo ankoraŭ preparatas, sed ni publikigos ĝin baldaŭ.

Loĝi eblas en proksima pensiono Bárta aŭ mem mendi en iu hotelo. Tiuj, kiuj volas loĝi en pensiono Bárta, skribu laŭeble plej frue al leonarda.ch @ seznam.cz, plejlaste ĝis 31.8.2019. Poste ni ne povas garantii liberan liton, la nombro estas limigita. Tamen, se vi decidos pli poste, provu skribi al ni.

Prezo estas 390 CZK persono/nokto. Loĝadon vi povas peti ne nur el sabato al dimanĉo, sed ankaŭ jam ekde vendredo.

Trajnkonekto el direktoj Brno kaj Česká Třebová funkcias ĉiun paran horon.

Kontakto: cea @ esperanto.cz

Adreso: Esperanto-Muzeo, Ottendorferův dům, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy

Situo de la muzeo surmape

Muzea retejo

Virtualaj kolektoj – muzea paĝo ĉe Ipernity

Montrite 1033x

Soubory
docx Provizora programo.docx (13.8 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024