Internacia Renkontiĝo en Svitavy

Okazloko - Svitavy

22 - 28
9

Svitavy


Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy elkore invitas vin al

Internacia renkontiĝo en Svitavy

Programo: prelegoj, projekciado kaj amuzaj vesperoj en la Esperanto-Muzeo, ekskursoj al la urbo Chrudim, Ležáky, skanzeno Veselý Kopec, Vojtěchov, Polička, Kroměříž (parto de la Monda Heredaĵo de UNESKO), burgo Svojanov. Promeno ĉirkaŭ la urbo Svitavy.

Loĝado: en la nove rekonstruita pensiono Bárta, situanta sur la ĉefa placo apud la Esperanto-Muzeo, kun 3–4 litaj ĉambroj (kun propraj duŝoj kaj necesejoj)

Prezoj: tranokto: por 1 nokto 350,– CZK en pensiono sen matenmanĝo, sed kuirejeto estas je via dispono, nutraĵvendejoj estas proksime

Tagmanĝo kaj vespermanĝo en restoracio Astra laŭ via elekto (ĉirkaŭ 100–110,–CZK).

Partoprenkotizo: 500,– CZK (tiu ĉi pago kovros nur la kostojn de busoj dum ekskursoj).

Unutaga partopreno eblas kontraŭ 100 kronoj / tago (ne inkluzivas espezojn por ekskursoj!)

Aliĝu laŭeble plej frue, plej malfrue ĝis la 15a de septembro 2017!

Aliĝilo: eklubosy@seznam.cz

Kontakto: Libuše Dvořáková, Zahradní 2/b, 568 02 Svitavy Tel. +420 604 377 616 dvor.libuse@seznam.cz

Detalan programon kaj aliĝilon bv. elŝuti ĉi-sube!

Montrite 2612x

Soubory
docx Aligxilo.docx (20.88 kB)
pdf programo.pdf (870.33 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024