Katolika meso en Esperanto

Okazloko - Prago

28
2

Prago


Katolika meso en Esperanto

En la praga preĝejo de sankta Pankraco ne for de metrostacio „Pražského povstání“ okazas laŭokaze katolika meso en Esperanto celebrata de prof. d-ro Max Kašparů, katolika pastro de bizanca rito kaj tribunala psiĥiatro. La liturgio estas gvidata en Esperanto, kun prediko en la formo de praktika parabolo gvidanta al pripensado. La interpretadon Esperanto-ĉeĥan prizorgos Pavol Petrík.

La plej proksima meso okazos merkredon la 28an de februaro ekde la 17a horo.

Dum la meso kantos aktorino kaj solkantistino el la praga teatro Semafor Jolana Haan Smyčková (la filino de Miroslav Smyčka) kaj ŝia edzo, solkantisto de Nacia teatro en Prago. Orgenludos la pianisto de la Semafor-orkestro Jiří Jan Nepomuk Svoboda.

Ankaŭ interesatoj el la vicoj de neesperantistoj estos bonvenigataj.

Montrite 905x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024