Konferenco de ĈEA

Okazloko - Benešov

12 - 14
10

Benešov



Okazloko:

Supera faka lernejo kaj Agrikultura mezlernejo

str. Mendelova 131, Benešov

Situo surmape

Benešov estas distrikta urbo kun ĉ. 17 000 loĝantoj, situanta ĉ. 40 kilometrojn sudoriente de Prago. Al la ĉefurbo estas bona rekta konekto per trajno kaj buso.


Krom necesa labortraktado (membrokunveno de ĈEA, kunvenoj de interes- kaj laborgrupoj) atendas vin denove programo amuza kaj du ekskursoj al belaj kasteloj en la ĉirkaŭaĵo. Detala programo elŝuteblas ĉi-sube.

Vian vojaĝon vi povas plilongigi per restado en la proksima ĉefurbo Prago aŭ aliaj interesaj turismaj lokoj en la lando.


Financaj kondiĉoj:

Partoprenkotizo:

por membroj de ĈEA, ĈEJ, SKEF kaj SKEJ 250,– CZK

por la ceteraj 350,– CZK

  • inkluzivas la tutan programon,orga­nizajn elspezojn kaj transporton al ambaŭ ekskursoj – per buso kaj per ekotrajneto
  • ne inkluzivas enirbiletojn por ambaŭ kasteloj (la trarigardoj estas fakultativaj kaj aparte pagendas – por Jemniště 160,–CZK, por Konopiště 180,– CZK, por triaĝuloj kaj studentoj ambaŭkaze 130,– CZK)

Tranoktoj kaj manĝoj:

2 tranoktoj en 2–3 lita ĉambro kun komuna duŝejo/necesejo kaj 6 manĝoj (ekde vendreda vespero ĝis dimanĉa tagmezo) 1.000,– CZK

Pagmanieroj al ĈEA el eksterlando:

IBAN: CZ79201000000­02800186228

SWIFT: FIOBCZPPXXX

Enlandanoj bv. nepre uzi paginformojn en la ĉeĥlingva paĝo de nia retejo!

La plej favora periodo por aliĝo estas ĝis la 15-a de septembro.

La aliĝilo disponeblas en esperanto sur adreso: http://esperanto.cz/aligxilo2018

Eksterlandanoj – interesitoj pri aliĝo kaj dezirantoj de pli komforta tranokto en pensiono aŭ hotelo – bv. skribi al cea @ esperanto.cz.

Ni ĝojatendas vian abundan partoprenon.


Ĉeĥa Esperanto-Asocio

cea@esperanto.cz

Náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy

Montrite 1612x

Soubory
pdf cea-konferenco-2018_programo.pdf (820.21 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024