Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Okazloko - Kroměříž

13 - 15
10

Kroměříž


vespera rigardo al la ĉefpaco kaj al la kastela turo (fonto de la fotaĵo)

Pinta aranĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj programoj ekskursa, kultura kaj amuza.

ATENTON! LA ARANĜO OKAZOS NOVE EN LA URBO KROMĚŘÍŽ – nomata „Venecio de Hanakio“, troviĝanta ĉe la rivero Morava, dua plej granda urbo en la regiono Zlín.

Ĉarma kaj agrabla urbo Kroměříž kaj komitatanoj de ĈEA invitas Vin, ĉiujn esperantistojn, partopreni nian la plej gravan esperantan aranĝon de la jaro. VENU!


Arkiepiskopa gimnazio (fonto de la fotaĵo

Okazloko:

Arkiepiskopa gimnazio,

Pilařova 3, CZ-767 01 Kroměříž,

proksimume 1 200 metrojn de la stacidomo

(situo surmape)


Vojo al konferencejo

Loĝado en la 1-a (event. la 2-a) etaĝo sen lifto en ĉambroj kun maks. 3–4 litoj kun komunaj necesejoj kaj duŝejoj surkoridore. Ĉi-foja aparta avantaĝo estas, ke la manĝejo, salono kaj klasĉambro troviĝas en la sama konstruaĵo ankaŭ en la 1-a etaĝo. Akceptejo estos malfermita vendrede ekde la 16:00. Forlaso de la ĉambroj dimanĉe ĝis 14:00.


PREZOJ:

Avantaĝa pakaĵo por 2 tranoktoj en 2–3-(max. 4-) lita ĉambro kun manĝoj: 800 ĉeĥaj kronoj

Avantaĝa pakaĵo por 2 tranoktoj en propra ĉambro kun manĝoj: 1000 ĉeĥaj kronoj

Partoprenkotizo:

Baza kotizo 350,– CZK

Membroj de ĈEA, ĈEJ kaj SKEF – aliĝintoj ĝis 15.9. 150,– CZK, 16.-30.9. 250,– CZK, pli poste 350,– CZK

Atenton: ĉi-jare ne eblos mendi vegetaranajn manĝojn!


Ĉeĥlingva aliĝilo elŝuteblas ĈI-TIE

Elektronika reta aliĝilo en esperanto jam disponeblas!

Se vi havas ajnajn demandojn, aŭ se vi estas eksterlandano kaj deziras aliĝi, skribu al la komitato: cea@esperanto.cz

Ni ĝojatendas vian abundan partoprenon!

Montrite 1623x

Soubory
PNG mapo-kromeriz.PNG (752.41 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024