LingvaFest’

Okazloko - Bratislava

28 - 29
9

Bratislava

Bratislavo vivas per lingvoj!

Lingva festivalo: spaco por ĉio pri lingvoj

La celo de la festivalo LingvaFest’ 2018 ĉefe estas:

  • Krei riĉan aranĝon pri lingvoj, kiu ĝis nun mankis en Slovakio
  • Proksimigi la riĉecon kaj buntecon de la lingvoj de Eŭropo kaj la mondo
  • Prezenti la plej lastajn modojn (metodojn, lernilojn) en lingvolernado
  • Prezenti novajn lernomanierojn (Interreton, komputilon, retlernadon…)
  • Doni spacon al organizoj, eldonejoj, lernejoj kaj aliaj instuticioj, kiuj okupiĝa pri instruado de fremdaj lingvoj, por ke ili prezentu sian agadon
  • Prezenti lingvojn de Eŭropo kaj de la mondo kun atento al minoritataj kaj malgrandaj lingvoj
  • Veki (aŭ altigi) ĉe la publiko intereson pri fremdaj lingvoj (kaj kulturoj)
  • Kontribui al forigo de ksenofobio, rasismo kaj nazismo
  • Priparoli lingvosciencon, lingvan politikon kaj lingvajn problemojn
  • Proksimigi al la homoj laboron kun lingvoj: tradukistoj, interpretistoj, korektistoj, instruistoj, lingvistoj…

Bunta programo

La vizitantoj povas antaŭĝoji pri multaj aliaj programeroj:

  • langorompiloj, konkursoj kaj kvizoj kun valoraj premioj
  • prezentoj de eldonejoj de lernolibroj, votaroj kaj fremdlingva literaturo
  • prezentoj de edukaj institucioj, lerniloj kaj metodoj
  • prezentoj de universitatoj, ĉefe pri tradukado, pedagogio, aplikado de lingvoj k.s.
  • riĉa kultura programo
  • lingvaj diskutoj kaj fakaj prelegoj
  • eblo mem provi samtempan interpretadon

Por kiu LingvaFest’ estos interesa evento:

  • Lernantoj
  • Studentoj de universitatoj
  • Studentoj de lingvaj lernejoj
  • Memlernantoj, lingvemuloj kaj plurlingvuloj
  • Senlaboruloj
  • Interesiĝantoj pri lingvoj ĝenerale
  • Interesiĝantoj pri aliaj kulturoj
  • Instruistoj de fremdaj lingvoj
  • Tradukistoj kaj interpretistoj
  • Lernantoj kadre de dumviva lernado
  • Faka publiko
  • Lingvaj institucioj

Ĉion gravan pri la festivalo vi trovos ĉe http://www.lingvafest.sk/eo/

Montrite 593x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024