Polyglot Gathering

Okazloko - Prago

15 - 19
5

Prago


PG estas la plej granda internacia evento por poliglotoj (plurlingvuloj) kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo, ĉi-jare unuafoje en Prago. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo.

Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni!

La prelegoj/prezentoj okazos ne nur en la angla, sed en diversaj lingvoj, espereble inkluzive ankaŭ Esperanton.

La ĉeforganizanto estas E@I (kies kunordiganto estas Petro Baláž), kiu praktikas grandparte ankaŭ Esperanton.

Ĝis 15.4. al la aranĝo aliĝis 635 partoprenantoj el 78 landoj kaj loĝantaj en 57 landoj.


Okazloko: Ekonomia Altlernejo, Nám. Winstona Churchilla 1938, Prago 3

Situo surmape

Retejo

Praktika paĝo haveblas nur en la angla ligvo

Programo

Aliĝilo kun pliaj informoj

Eblas aliĝi ankaŭ nur unu tago (inkl. tagmanĝon viandan aŭ vegetaran – vespermanĝo estas aparte mendebla).

KOTIZOJ:

Por aliĝontoj ĝis 8.5. la kotizo estas

  • kun tagmanĝoj – 230 € por la tuta tempo, 80 € por unu tago (inkl. vesperan programon)
  • sen tagmanĝoj  – 200 € por la tuta tempo, 70 € por unu tago

inkl. vesperan programon)

Por partopreni NE NEPRE necesas paroli flue kelkajn lingvojn:-)! Mezgrada kono de la angla tamen utilos. Ne timu kaj uzu la unikan okazon travivi la aranĝon en nia lando!


Videoretejo de PG kun dekoj da registritaj prelegoj en diversaj lingvoj (kvankam plejparte en la angla)

Ekzemploj de prelegoj en Esperanto el la antaŭaj jaroj:

Montrite 132x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024