06 - 09 |
3 |
online - reta
Ni ofte asertas, ke Esperanto faciligas lernadon de aliaj fremdaj lingvoj kaj ke Esperanton ofte uzas homoj, kiuj scipovas pliajn lingvojn. Kiugrade tio reale validas? Ĉu ankaŭ vi apartenas al ili? Se jes, jen por vi alloga unika aranĝo:
Kvartaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj
La plej granda internacia evento por plurlingvemuloj kaj lingvoŝatantoj okazas ĉiujare ekde 2014, ĉiam en alia urbo, kaj ekde … krom fizika aranĝo ankaŭ distance – interrete.
Ĉi tiu evento kutime venigas pli ol 500 partoprenantojn se okazas surloke kaj pli ol 1000 homoj de la tuta mondo se okazas rete
Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizoj aŭ multlingvaj koncertoj.
La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).
Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj (Peter Baláž kaj lia skipo de E@I ) kaj kutime ĝis 1/4 de la partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton.
Rigardu al Retejo kun detalaj informoj (en la angla)
Nuntempe registritas 637 partoprenantoj el la tuta mondo.
!!! Por registritoj ĝis 28.2. kompleta kotizo estas 50 Eŭroj, ekde 1.3. 75 Eŭroj.
Fonto: Eventa Servo