Okazloko - Praha, CZ
02 |
5 |
Praha, CZ
Programo pri la multflanke talentita knabo kaj denaska esperantisto Petr Ginz (1928 – 1944), kiu fariĝis tutmonda simbolo de holokaŭsto, sed ankaŭ pri lia patro Ota Ginz kaj pri lia fratino Eva, kiu pli poste sub la nomo Chava Pressburger eldonis la taglibron de sia frato, en Esperanto-traduko sekve eldonitan de la eldonejo KAVA-PECH.
Preleganto: Petr Chrdle, posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Okazloko: Esperantista Klubo, Ve Smečkách 25, Praha 1 (proksime al la Venceslaa Placo)
Komenco: je la 17-a horo
LIGILOJ:
Petr Ginz iĝus 90jara Esperanto.cz 2018
VEDEM-TEREZIN.CZ Retejo de la junulara gazeto ĉefredaktita de Petr Ginz en la geto en Terezín – en traduko al Esperanto
El la surtera mizero en la kosmon recenzo de Wolfgang Kirschstein pri la „Taglibro de mia frato“ en La Ondo de Esperanto 2006, č. 6 (140)