Prelego Profesiaj figurartistoj - esperantistoj

Okazloko - Praha, CZ

12
10

Praha, CZ


Pavla Dvořáková vin pervorte kaj perbilde koncize konatigos kun vivo kaj verkaro de dek elektitaj profesiaj pentristoj, desegnistoj, skulptistoj kaj ceteraj vidartistoj (el Ĉeĥio, Slovakio, Francio, Belgio, Britio, Rumanio, Suda Koreio kaj Brazilo), kiu evidente parolis Esperanton kaj iu ev. ankaŭ iom engaĝiĝis /as parte en la movado. Inter ili estos i.a. fama medalisto Jiří Harcuba, fondinto de la moderna slovaka pentroarto Martin Benka aŭ filo de la mondkonata impresionisto Camille Pissaro …

Tiu ĉi sendube nekompleta malgranda superrigardo estas la rezulto de la propra esplorado dum preparado de la ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“, kiu okazis en la Esperanto-Muzeo en Svitavy en la r. 2013. La programo estas kontribuo omaĝe al la ĉi-jara 15-jara jubileo de la muzeo.

La antaŭvespero komenciĝos per eta rememoro omaĝe al 110-jara naskiĝdatreveno de prof. Štěpán Urban kaj kaze de intereso ĝi finiĝos per komuna kantado kun akompano de ukulelo.

Lingvo de la prelego: Esperanto

Lokazloko: Kunvenejo de la Praga Esperantista Klubo, str. Ve Smečkách 25, Praha 1

Situo surmape

Komenco: v 17:00

Eniro senpaga

  • padv-

Montrite 81x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024