Renkontiĝo de la ĉeĥa IKUE-sekcio

Okazloko - Svatý Hostýn

04 - 06
5

Svatý Hostýn


La ĉeĥa IKUE-sekcio kaj Katolika sekcio de ĈEA invitas ne nur siajn membrojn, sed ankaŭ ĉiujn favorantojn al MAJA RENKONTIĜO por komune travivi belajn tagojn en la belega surmonta moravia pilgrimloko Svatý Hostýn – Sankta Hostýn, Ĉeĥio (landparto Moravio). La renkontiĝo okazos en pilgrimdomo situanta en apudeco de la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, en kiu estas por nia renkontiĝo certigitaj 6 dulitaj kaj 18 unulitaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝilo.

Prezo por tranokto por unu persono en dulita ĉambro estas 276 CZK/nokto, prezo por tranokto por unu persono en unulita ĉambro estas 321 CZK/nokto (1 € = ĉ. 26,10 CZK).

Matenmanĝo 45 CZK, tagmanĝo 105 CZK kaj vespermanĝo 90 CZK


Provizoza programo de la renkontiĝo

Vendredo 04.05.2018:

De la 14:00 alveno, loĝigo, kafumado.

16:30 Rozaria preĝo en la kapelo.

17:30 Vespermanĝo.

19:00 Programo kun projekciado pri la okazintaj aranĝoj.

Sabato 05.05.2018:

07:00 Esperanta sankta meso en la kapelo.

08:00 Matenmanĝo.

09:00 Prelego de frato Sac. Max Kašparů.

11:30 Tagmanĝo.

13:00 Konatiĝo kun la pilgrimloko.

15:30 Kalvaria krucvojo.

17:30 Vespermanĝo.

18:30 Rozaria preĝo (vespera preĝo).

19:30 Programo kun projekciado.

Dimanĉo 06.05.2018:

08:00 Matenmanĝo.

09:00 Sankta meso en la Baziliko.

10:30 Programo en la kunvenejo, kafumado.

11:30 Tagmanĝo.

12:30 Fermo de la renkontiĝo. Adiaŭo.

La programo restas laŭbezone malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.

Pli da informoj ĉe http://www.ikue.org/…tyhostyn.htm

Montrite 793x

Soubory
pdf svatyhostyn-aligxilo.pdf (159.31 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024