Romaoj

08
6

Brno, virtuala aranĝo per Skajpo

Romaoj estas la plej multenombra etna malplimulto de Ĉeĥa Respubliko (laŭ proksimuma takso de Registara Ofico 240 300 civitanoj). Ili alvenis jam en la 15-a jarcento (1417 Prago, Znojmo), longtempe estis postsekvataj kaj diskriminataj, sed partoprenis en rezisto kontraŭ nazioj kaj kreado de nuntempa riĉa socio. Sed ĝis nun kelkaj civitanoj romaojn ne plene akceptis. Kial? Precipe pro tio, ke romaoj ne komprenas vivstilon kaj pensmanieron de plimulto kaj reciproke la plimulto scias nenion pri historio, kutimoj kaj pensmaniero de romaoj, kiuj suferas de alta senlaboreco kaj diskrimino. La prelego temas pri historio, lingvo, kutimoj, tradicioj, postsekvo, nuntempa situacio kaj problemoj de romaoj en Ĉeĥa Respubliko.

Prelegonto: Oldřich Arnošt Fischer

Organizanto: Esperantista klubo Brno

Komenco: je la 18-a h.

La prelego okazis rete per Skajpo. Registraĵon de la prelego vi povas spekti ĉe https://youtu.be/7E937cCkr1U.

Romaoj (desegnaĵoj el la prelego, desegnis la prelegonto)

Montrite 321x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024