13 |
4 |
Brno, rete per Skajpo
En la prezentaĵo estos montritaita d-ro Stanislav Schulhof el alia rigardo ol kiel li estas konata al esperantistoj. Do ne kiel Esperanto-poeto kaj fondinto de la Esperanto-klubo en Pardubice, sed kiel aktivulo de ĉeĥjuda komunumo kaj kunfondinto de la Asocio de ĉeĥaj progresemaj judoj. Estos prezentitaj liaj eĉ post pli ol cent jaroj revoluciaj pensoj rilate al la juda nacio.
Prelegonto: Petr Chrdle
Komenco: je la 18-a (UTC+2)
Organizanto: Esperantista klubo Brno
Lingvo: Esperanto
La prelego okazis rete per Skajpo. Registraĵon oni povas spekti en Jutubo ĉe https://youtu.be/8pqIfV2C924 .