Surspure de d-ro Zamenhof en Varsovio (2)

Okazloko - reta programo

26
7

reta programo


Daŭrigo de la virtuala prelego de Pavla Dvořákové (kies unua parto okazis 15.4.20121 omaĝe al la forpasdatreveno de LLZ)

Post tre konciza resumo la programo ĉi-foje koncentriĝos al kelkaj proksimaj homoj ĉirkaŭ d-ro Zamenhof, vivintaj en Varsovio kaj helpintaj lin disvastigi Esperanton, al la Unua Libro (omaĝe al kies apero la programo okazas ĝuste 26.7.). al la nuna aspekto de la kvartalo Muranów, en kiu Zamenhof loĝis kaj al ZEOj en nuntempa Varsovio. Ne mankos sonregistraĵoj de du originalaj E-kantoj kaj lastfoje nevole neprezentita mallonga trarigardo de la interesa plenera ekspozicio pri Malaperinta Varsovio kun modeloj de la originaj konstruaĵoj.

Okazos SEPGAE en la programo Jitsi kadre de la Esperantista Klubo en Prago (kunlabore kun la Esperanto-Klubo La Ponto Písek)

Komenciĝo: lunde la 26-an de julio 2021 ekde 18:30

Supozata daŭro 60 minutoj, kun tempo por ev. demandoj kaj diskuto

Lingvo de la prelego: Esperanto

Ligilo:https://meet.jit.si/…kluboenPrago

(sufiĉas klaki, sen neceso elŝuti iun programon aŭ antaŭe registriĝi

  • bezonatas nur klake jesi pri aliro al mikrofono, ev. al retkamerao – se tiu lasta ne estas nepra kondiĉo por partopreno kaj spektado!)


Se vi deziras iom ensuĉi etoson de la urbo kaj de la vivmedio de doktoro Zamenhof, vi povas spekti du mallongajn videojn prezentitajn dum la 1-a parto de la programo

Varsovio en 1873 (kiam la familio Zamenhof ekloĝis en ĝi) – urbopanoramo sur 12 unikaj fotaĵoj de Konrad Brandel (desur la turo de la varsovia kastelo)

Varsovio en 1900 en historiaj bildkartoj kun la plej gravaj memorindaĵoj

  • pd-

Montrite 420x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024