Surspure de doktoro Zamenhof (4)

Okazloko - Prago

21
11

Prago


ĉi-foje En la polaj banlokoj

Vi estas invitataj al daŭrigo de la esplorvojaĝo tra la tempo al la lokoj ligitaj kun la vivo de doktoro Zamenhof. Ĉi-foje, post Bjalistoko kaj dufoje Varsovio, ni ekskursos al tri ĉarmaj konataj banlokoj situantaj en sudo de Pollando, kie li feriis kaj kuracis sin antaŭ aŭ post la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Laŭ malnovaj bildkartoj ni vidos, kiel ili tiam aspektis kaj kion el tio vi povos vidi ankaŭ nun. Estos prezentitaj event. ZEOj rilataj al lia restado, kiujn vi povos ankaŭ mem viziti kaj eĉ ekloĝi en la samaj hoteloj, kiel iam d-ro Zamenhof. Krome, koncize estos fote tuŝita etoso de la koncernaj UKoj. Ne mankos koncizaj praktikaj informoj por vojaĝemuloj al la nepre vizitindaj banlokoj situantaj en la bela naturo.


Supozata daŭro maksimume 45 minutoj.

KIE: Esperantista Klubo en Prago, str. Revoluční n-ro 5

Situo surmape

KIAM: Komenco je la 17-a horo

Post la fino de la prezento estos ebleco kune kanti kun akompano de ukuleloj kaj ritmoinstrumentoj plurajn amuzajn kantojn kun Zamenhofa aŭ ĝenerale Esperantuja temo.

Surbaze de la propraj vojaĝspertoj kaj esploroj bilde, vorte kaj muzike akompanos vin

Pavla Dvořáková.

La programo okazas anticipe omaĝe al la Zamenhof-Tago (15.12.).

  • pd-

Montrite 65x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024