Surspure de doktoro Zamenhof en Varsovio

15
4

Prago, virtuala aranĝo


Programo omaĝe al forpasdatreveno de d-ro L. L. Zamenhof (+14.4.1917).

Atendas vin netradicia virtuala promeno tra lokoj, kie d-ro Zamenhof vivis, studis, laboris, mortis kaj estis entombigita. Kiel tiutempa Varsovio aspektis? Ĉe kiu adresoj d-ro Zamenhof loĝis, tra kie supozebla iradis, kie li ĉerpis fortojn? Kiujn konstruaĵojn tiutempe vidis liaj okuloj – kiuj el ili estis post la 2-a mondmilito renovigitaj kaj kiu ne? Kiel tiuj lokoj aspektas nuntempe? Etoson de Varsovio ŝanĝe de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ni iom enflaros pere de malnovaj bildkartoj kaj fotografaĵoj, kiuj estos kompletigitaj per interesaj detaloj el la vivo de Zamenhof, inkl. liajn lastajn tagojn kaj la entombigan ceremonion. La programon sekvos la dua parto, okazonta la 26-an de julio, kadre de la Esperanto-Tago kaj estos dediĉita pli ne al la varsoviaj lokoj, sed ankaŭ al la homoj (precipe familianoj kaj geamikoj), al la Unua Libro kaj al nuntempaj ZEOj en la urbo.

Prelegonto: Pavla Dvořáková (surbaze de propra esplorado kaj vizito de Varsovio en 2019)

Komenco: 18:30 (UTC+2)

Supozata daŭro: ĉ. 40 minutoj + 15–20 minutoj por demandoj kaj diskuto

Organizas: Esperantista Klubo en Prago kunlabore kun Esperanto-Klubo La Ponto Písek

Lingvo: Esperanto

La prelego okazos rete en la platformo https://meet.jit.si/…kluboenPrago

Partopreno: SENPAGA

  • pd-

Montrite 319x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024