Tradicia maja renkontiĝo de EK Šumperk

Okazloko - Žárová

11
5

Žárová


EK Šumperk elkore invitas vin al sia tradicia maja renkontiĝo, kiu okazos en Žárová. Ni trarigardos kun ĉiĉeronino lignan preĝejon el la 17a jarcento. Tagmanĝo kaj plia programo okazos en loka gastejo.

Renkontiĝo de la partoprenantoj okazos je 9:45 en la parkejo ĉe la kastelo en Velké Losiny, trajnvojaĝantoj renkontiĝos en la haltejo „Velké Losiny-zámek“. De tie estos certigita transporto per aŭtomobiloj.

PROGRAMO:

  1. trarigardo de la ligna preĝejo de Sankta Marteno en Žárová (el 1611), kun kultura programo
  2. daŭrigo de la programo en la loka gastejo
  3. unueca tagmanĝo samloke (gulaŝo))
  4. posttagmeza programo kun tradicia tombolo kaj ebla surprizo en la salono de la gastejo
  • lh-;-pd-

Montrite 1189x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024