Tutslovakia Esperanto-kongreso

23 - 25
6

Nová Dubnica, Slovakio

La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica!

La aranĝo okazos de vendredo la 23-a ĝis dimanĉo la 25-a de Junio 2023 en Nová Dubnica (“Nova Kverkejo”).

La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”

Detaloj kaj aliĝilo finfine pretas: https://ter.esperanto.sk/ (Dankon al KuboF por aperigo!)

Aliĝu rapide, ĉar la tranokt-ebloj en la hotelo estas limigitaj!

Vi estas bonvenaj informi pri la evento viajn amikojn, konatojn… – por ke plejeble multaj eksciu pri la aranĝo kaj povu aliĝi.

Vi ankaŭ povas plusendi (kundividi) la Facebook-afiŝon tra via Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/…654906608147

Kaj se vi volas enhave kontribui al ĝi, ankaŭ nepre proponu programeron!

amike Petro

Peter Baláž SKEF-prezidanto

Montrite 121x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024