AI libere alirebla ĉe Duckduckgo

Artefarita inteligenteco (AI) estas aktuala teknologia furoraĵo. Pli precize, grandaj lingvaj modeloj (LLM) – ĉar tiuj komputilaj programoj ne havas ion komunan kun homa inteligenteco. Por provi ilin, vi devas havi konton ĉe provizantoj kaj firmaoj povas kolekti ĉiujn viajn demandojn, kiujn vi metis al LLM. Tio vekas justajn demandojn pri privateco kaj kiel tiuj firmaoj traktas la ricevitajn personajn datumojn.

La reta serĉilo DuckDuckGo nun havebligis kvar lingvajn modelojn rekte sur la serĉila paĝo sen neceso registriĝi. Samtempe la politiko de la serĉilo estas ne konservi ajnajn sensaciajn datumojn. Vi povas tuj provi kvar modelojn – ChatGPT 3.5 Turbo de la firmao OpenAI, Claude 3 Haiku de la eŭropa Anthropic, Llama 3 kaj Mixtral.

La unuaj du modeloj kapablas traduki ankaŭ en Esperanton inter multaj aliaj lingvoj, pluaj du modeloj aperigis ĉi-semajne, do tiujn ni ne testis tro. ChatGPT 3.5 kaj Claude 3 funkciis bone por kelkaj tradukoj de tekstoj, krom etaj eraroj ambaŭ bone sin regis. Vi povas tuj provi babili en esperanto kun la maŝino sen registriĝo. Kiel vi povas fari tion – vidu grafikan helpilon ĉi-sube alkroĉe.Se vi havas aliajn ideojn pri kio LLM povas esti uzataj en la lingva sfero, bonvolu informi nin.

  • jk-

Soubory
jpg LLM ĉe Duckduckgo 1 EO.jpg (136.24 kB)

  • publikita 7. 6. 2024
  • 15 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024