Dum lastaj jaroj preskaŭ en ĉiu numero de la gazeto
Starto aperis
raporto de Floreal kaj lia ĉeĥa edzino Liba Gabalda pri iu grava internacia
esperantista evento. Li fotis, ŝi verkis tekston. Ekde 2015 sume
34 artikoloj.
Krom konataj kantoj tradukitaj el
diversaj lingvoj, ĉi-jare ni volus atentigi vin aparte pri kelkaj nuntempaj
originaj Esperanto-kantoj. Sube vi povas aŭskulti verkojn de aŭtoroj el
Japanio, Italio, Francio, Germanio, Litovio kaj Svedio. Se vi scias pri aliaj
samtemaj bonkvalitaj kantoj, bv. skribi la retligilojn en la komentarioj, ni
volonte aldonos ilin al la listo.
Karaj amikoj kaj intersantoj pri
Esperanto,
bedaŭrinde la dato de Universala Kongreso en Brno 2025 ŝanĝiĝis – la nova dato estas inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025. UEA (Universala Esperanto-Asocio) tiun malfacilann decidon akceptis post zorgema konsidero de ĉiuj por kaj kontraŭ de originala dato. Sube vi povas legi detalojn en la Gazetaraj Komunikoj de UEA.
La limdato de la unua plej favorpreza aliĝperiodo estis plilongigita ĝis la 15-a de decembro 2024.
Dankon por via kompreno, bonvolu kontaktu nin en kazo de iuj demandoj aŭ duboj ĉe retkomunikoj@esperanto.cz.
Estraro de ĈEA
Famkonata KAEST – Konferenco pri Aplikoj de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko, sukcese okazinta inter la 7-a kaj la 10-a
de novembro 2024 en la slovaka urbo Žilina, havis ĉi-foje
vere nefacilan, sed allogan kaj defian ĉeftemon – Esperanto kaj
lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala
realo. La eventon partoprenis ankaŭ 11 membroj de ĈEA. Dank al
iniciatemo de EsperRadio – La Frateca
Radio el Italio vi povas nun sekvi la unuajn ses prelegojn en komforto de
viaj hejmoj. Espereble pliaj registraĵoj nemalbaldaŭ aperos, ĉu en la sama
videokanalo, ĉu en la retejo de la organizanta E@I.
Plia leginda libro de la populara ĉeĥa verkisto Eduard
Petiška (1924–1987), kies jam du verkoj estis paperforme eldonitaj
koincide ĉi-jare en Esperanto, en oktobro 2024 aperis elektronike en
Esperanto-traduko de Vladimír Türk
kaj senpage elŝuteblas por vi en la formato PDF kaj en jutubo kiel sonlibro. Vi
povas paralele sekvi la tradukon kaj la originalon. Pri kio ĝi temas?
Esperantista klubo en Prago publikigis novan numeron de
Bulteno.
KER ekzamenoj sekvas Komunan
Eŭropan Referenckadron kaj ebligas montri lingvajn kapablojn en specifa
nivelo. Interesotoj pri la plej alta nivelo (C2 – sperta) povos trairi la
ekzamenon ĉi-jare en la 16-a kaj 17-a de novembro. Pliaj detaloj
La 29-an de septembro 2024 subite kaj neatendite forpasis en
aĝo de 68 jaroj praga pentristo kaj esperantisto Stanislav Krajíček. En
Esperantujo li konatas sub la arta alinomo PANO (ĉar lia familia nomo signifas
en la ĉeĥa lingvo „pantranĉaĵeto“). Li estas aŭtoro de ĉ. 1200 verkoj
kaj sendube apartenas al rimarkindaj vidartistoj, meritanta diskonigon de sia
verkaro. Li rememorindas ne nur kiel kreema, sed precipe bonkora, amikema kaj
afabla homo.
La 26-an de septembro 2024 kadre de la Eŭropa Tago de
Lingvoj okazis en Prago kaj Brno du aranĝoj kun partopreno de
esperantistoj.
Jen grava demando, kiun devintus starigi al si ĉiu
agema esperantisto! Siajn spertojn kaj rekomendojn pri tiu ĉi temo inspire
partumas Petro Chrdle en sia prelego
por la videokanalo Esperanto Australia.
Bonvenon al ĝia spektado!
Unuafoje la Universala
Kongreso okazis en Afriko!!! Nome en la urbo Aruŝo en la nordorienta
parto de Tanzanio.
Ĉi-merkrede alvenis al retkestoj de niaj subtenantoj aŭgusta numero de Retkomunikoj – novaĵoj de Ĉeĥa Esperanta-Asocio.
Se vi jam konas la bazojn de Esperanto kaj volas
profundigi viajn sciojn en reta kurso, la Londona Esperanto-Klubo
lanĉas novan ondon da kursoj aŭtune.
Komitato de ĈEA informas:
Ĉi jare, post konscienca konsidero, ni decidiĝis por du pli ambiciaj financaj projektoj.
Ĉu vi parolas ĉeĥlingve kaj konas bazojn de Esperanto, sed
mankas al vi ebleco paroli? Ĉi-aŭtune ni malfermas vesperan retan Babiladon
por ĉeĥparolantoj, kiuj jam finis iun kurson, trairis iun
lernolibron, sed ili ne havas eblecon paroli esperantlingve kun iu.
Post longa paŭzo ni decidis revivigi iaman retmesaĝan informilon de ĈEA-Retkomunikoj. Jen hodiaŭa ĝia julia eldono aperis.
Komitato de ĈEA kaj Esperanto-gekonatuloj anoncas, ke la 6-an
de julio 2024 subite kaj neatendite forpasis Jaroslav Suchánek – eksa
diplomata ĉefsendito de Ĉeĥa Respubliko en Aŭstralio, homo de multaj hobioj,
inter alie aviadiko, eminenta esperantisto, bona homo.
Ĵus aperis en sonversio kun aldona spegula teksto du
specimenoj el sendube atentinda libro de la fama ĉeĥa verkisto Eduard
Petiška (1924–1987), ĉi-jare eldonita en Esperanto-traduko, omaĝe al
centjariĝo de la aŭtoro. Ni invitas vin al konatiĝo kun ili!
Artefarita inteligenteco (AI) estas aktuala teknologia
furoraĵo. Pli precize, grandaj lingvaj modeloj (LLM) – ĉar tiuj komputilaj
programoj ne havas ion komunan kun homa inteligenteco. Por provi ilin, vi devas
havi konton ĉe provizantoj kaj firmaoj povas kolekti ĉiujn viajn demandojn,
kiujn vi metis al LLM. Tio vekas justajn demandojn pri privateco kaj kiel tiuj
firmaoj traktas la ricevitajn personajn datumojn.
La 14-an de majo 2024 ĉeĥa esperantisto Jan Řepa, ofte alinomata
Fidel kaj populara precipe pro sia nevelkanta humuro, festas sian 80-an
naskiĝtagon. Li apartenas al delongaj aktivaj membroj de ĈEA kaj en sia ĉarma
hejmurbeto Netolice li konatas ankaŭ
kiel membro de la loka teatroensemblo TYL. Li aktoris, registris literaturaĵojn
kaj dublis filmetojn ankaŭ en Esperanto. Spektu kun ni tute novan filmeton
omaĝe al lia jubileo!
Dum kelkaj longaj monatoj Ĉeĥa Esperanto-Asocio
aktive strebis akiri la ŝancon gastigi la Universalan Kongreson en 2025. Post
longaj traktadoj inter ČES, UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj la urbo Brno,
la avide atendata decido de UEA estis farita – Brno gastigos la plej grandan
mondkunvenon de esperantistoj en 2025!
Por la 110-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel
kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo. La
110-a UKo estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025.
Ni alportas al vi dek du nove
trovitajn kantojn el diversaj landoj por kompletigo de nia antaŭa pli ampleksa
samtema
superrigardo (2018 + 2020). Espereble nun vi povos trovi pli da tempo por
trankvila aŭskulto. Ni deziras al vi agrablan muzikan ĝuon, sendepende de via
mondkoncepto!
Miroslav Malovec, honora membro de ĈEA, solenas la
8-an de decembro 2023 sian 70-an naskiĝtagon. Ni almenaŭ tre skize resumu
liajn ampleksajn meritojn por Esperanto-movado kaj omaĝu lian nekredeble
laboreman kaj modestan peronecon.
Universala Vortaro
estas vortaro de esperantaj vortaj radikoj. D-ro Zamenhof publikigis ĝin en
1894 kaj la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer akceptis ĝin en la Fundamento de
Esperanto. Ĝi estas aktualigata pere de aldonoj, kiujn publikigas Akademio de
Esperanto.
En Ĉeĥio fine de oktobro
aperis ĉiujara esploro de Nacia
Biblioteko kaj Akademio de Sciencoj (ĉeĥa gazetara komuniko) pri legado en
Ĉeĥio. La kvanto da tempo dediĉita de Ĉeĥoj al legado de libroj okulfrape
malaltiĝis kompare kun pasintjaraj rezultoj. Se vi volas motivigi vin al regula
legado en Esperanto, vi povas eluzi aktualajn konkursojn MoVeMo kaj Esperanta
Sumoo. Pri la detaloj vi povas legi sube.
Dum tagoj la 28-a septembro ĝis la 1-a oktobro okazis respublika
konferenco de Ĉeĥa Esperanta-Asocio en Prudká apud Tišnov. La programo
estis bunta.
Dum oktobro okazas en Vatikana ĝenerala kunveno de episkopa
sinodo, kiu estas en multaj aspektoj unika. Unuafoje en historio povas voĉdoni
laikoj, vicprezidanto estas virino. La informon ni publikigas rilate al tio, ke
kvankam la Esperanto-movado en si mem estas religie neŭtrala, unu el sekcioj de
ĈEA estas sekcio katolika.
Krome en Romo etas sidejo de IKUE
(Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).
La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de
E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun
populara ĉeĥa aktoro, dramatikisto kaj verkisto Zdeněk Svěrák kaj
transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la filmita teatraĵo Murdo en
salona kupeo.
Jam eblas aliĝi kaj proponi programerojn al la 4-a Virtuala
Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro
2023 en la retejo vk.esperanto.net/2023.
La membroj de UEA aŭ abonantoj
de la Revuo Esperanto povis legi en la maja numero recenzon pri la
unika libro Esperanta kulturo. Nun ĝi oficiale senpage elŝuteblas, do
ne maltrafu la brilan okazon havi kaj legi ĝin!
El la UEA-retejo vi povas elŝuti
aktualajn numerojn de la UNESKO-revuo Kuriero en Esperanto.
En la 1252-a E-elsendo de la Pola Rettadio el la 30-a de junio
2023 ekde la 13-a minuto parolas Marek Blahuš pri sia
laboro kaj familio. La podkasto estas elŝutebla al via komputilo.
En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam
de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. En la
jaro 2022/23 startis na unuan fojon 2-jaraj magistraj studoj pri
interlingvistiko por internacia stedentaro enkadre de fako Lingvistiko kaj
informmastrumado en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturo.
Ekde la jaro 2000 praga bonfara
organizo PARAPLE, helpanta al paraplegiuloj (homoj post paralizo de mjelo)
kaj informanta la publikon pri la problemaro, organizas karitatan publikan
eventon „KURO POR PARAPLE“. Ekde la j. 2016 partoprenas ĝin ankaŭ membroj
de la Esperanta klubo E-mental. En 2022 la teamo ESPERANTO,
instigita de E-mental, estis la 4-a plej bona el inter 230 teamoj! Fari ion por
via sano, helpi al la bona afero kaj samtempe diskonigi Esperanton povas nun
ankaŭ vi, sendepende de tio, kie en la mondo vi loĝas! Kiel? Bv.
legi plu!
La 6a-n de marto 2023 Universitato Pardubice –
Fakultato de Transporta Inĝenierio (Dopravní fakulta Jana Pernera) kunlabore
kun Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio organizis internacian seminarion
„Eŭropaj fervojoj“, kies temo estis „Daŭripova fervojtransporto“.
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam
Mickiewicz (Poznano, Pollando), ILEI kaj Edukado.net denove kune organizas
unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigos la la necesajn konojn kaj lertojn
por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
Ĝuste aperis nova libro en Esperanto Arboj kaj Arbedoj
(Pinophyta kaj Magnoliopsida) de Oldřich Arnošt Fischer el Brno.
Ekde decembro 2008 UEA funkciigas internacian ekzamensistemon
de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas
lingvokonajn normojn. La unulingvaj ekzamenoj de UEA estis ellaboritaj laŭ la
Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2 kaj C1. La fakto, ke la
nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties
atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn
atestilojn. Kiel realiĝos la ekzamenoj en 2022 kaj kiukondiĉe eblas
partopreni ilin ne nur ĉeeste, sed ankaŭ rete el sia hejmo? Bv. ekscii pli en
nia artikolo.
En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmanaĝado por internacia studentaro (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).
La 8-an de februaro 2022 pasis 100 jaroj depost naskiĝo de Eli
Urbanová, konsiderata kiel unu el la triopo de la plej elstaraj Esperantaj
poetinoj (kune kun Hilda Dresen kaj Marjorie Boulton). Samtempe la 20-an de
januaro estis rememorita la 10jara jubileo de ŝia forpaso.
La artikolo el la 1-a de decembro 2021 estas nomita
La
pandemio malhelpas Esperanton. Tio ja malfacile refuteblas. Ĝi ankaŭ
endanĝerigas pluan radioelsendadon, kiu ĝuste en la nuna tempo de trudata
izoliĝo por nia movado eĉ pli gravas. Ĉu ni repaciĝu kun tio? Kion ĉiu el
ni povas fari?
La komune planita kongreso en Frankfurto/Oder kaj
Slubice pro la konataj cirkonstancoj povis fizike okazi nek 2020, nek
21.-28.5.2021. Tial estis preparita almenaŭ virtuala prelega programo kun
valoraj kontribuaĵoj, kiujn ĉiu interesitoj povas nun spekti senpage kmaj sen
tempa limigo en sia hejmo. Espereble ĉiu trovos la temon laŭ sia gusto.
Ne for de la moravia metropolo Brno troviĝas internacie unika
regiono plena de arbaroj, akvoj kaj deklivoj. Tiu ĉi regiono administrata de
Lerneja arbara entrepreno Křtiny – arbaro de Masaryk estas parte parto de Moravia
karsto, sed kompare kun Punkvaj grotoj estas malpli konata. Kaj tio ja estas
domaĝo.
La 21-an de marto 2021 mortis en Budapeŝto slovaka
esperantisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto Oldřich Kníchal, kvankam la
5-an de marto li ricevis vakcinon, sed la duan parton li jam ne ricevis.
La 11-an de februaro 2021 en Ústí nad Labem
forpasis emerita prof. d-ro Vlastimil Novobilský, elstara ĉeĥa kemiisto,
pedagogo kaj esperantisto, multjara membro de UEA, AIS
kaj ISAE
kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Ĉar pro kovim-limigoj nuntempe
ne eblas realigi fizikajn rekontiĝojn, oni povas almenaŭ parte anstataŭi ilin
per virtualaj kunvenoj. Tiu ĉi fenomeno en Esperantujo komencas realiĝi pli
kaj pli jam ekde somero 2020. En Ĉeĥio la ĉefa pioniro tiusfera estas Esperantista
Klubo en Brno. Ĝia vicprezidanto Milan Kolka en sekva video montros al vi,
kiel pretigi hejme prelegojn por interreta prezentado.
NI REPUBLIKIGAS ARTIKOLON DE ANTAŬ UNU JARO: Omaĝe al la
Zamenhof-Tago 2020 mi ofertas al la esperantistaro la duan (ankoraŭ
kompletigotan) suplementon al la Nova
retligilaro pri d-ro Zamenhof (2010) kaj ĝia Unua
suplemento (14.12.2014). Ĝi entenas elekton de gravaj multmediaj
fontoj plejparte el 2015–2020, uzeblajn ne nur por fakuloj, sed ankaŭ por
ĝenerala publiko.
Kristnaskaj kantoj apartenas al nia kultura historio kaj al
radikoj de multaj el ni. Ne tiom grave, ĉu oni kredas la enhavon laŭvorte, aŭ
perceptas ĝin alegorie kaj simbole. Ĉiukaze ili kunkreas la korplenigan etoson
de la periodo ĉirkaŭ la vintra solstico. En la jena listo, kolektita dum
kelkaj jaroj, vi povas elektadi laŭ via plaĉo laŭalfabete inter Esperantistaj
interpretoj el la tuta mondo, ekde Brazilo tra Eŭropo ĝis Japanio …
Agrablan ĝuon!
Merkrede la 25an de novembro forlasis nin samideano Vladislav
Hasala, longjara esperantisto, instruisto de la lingvo, fondinto de EK en
urbo Strážnice, fakdelegito de UEA kaj longjara prezidanto Esperanto –
sekcio Ĉeĥa asocio de filatelistoj.
Ĉar ĈEA-Konferenco en Pardubice devis esti nuligita pro
COVID-kialo, ni proponis al interesitoj kvalitan verdan maskon kun E-simbolo kaj
teksto. Prezo de unu peco estis 100,– CZK.
Ĉiuj maskoj de ĈEA estas jam forvenditaj. Aktuale proponas maskojn kun surskribo E-mental´ kaj kun esperanta simbolo klubo E-mental'. Vi povas mendi je adreso pismis@seznam.cz.
Pro la koronviruso internaciaj kongresoj kaj aliaj tradiciaj
aranĝoj plejparte estis aŭ nuligitaj, aŭ devis esti realigitaj nur distance.
Tamen pere de interreto ili sekve disponigis sian programon, kiun povas daŭre
senpage ĝui por sia kleriĝo kaj amuziĝo ankaŭ la nepartoprenintoj. Bonvolu
elekti laŭ via gusto el inter Universala (ĉi-foje Virtuala) Kongreso kaj
MondaFest', SAT-Kongreso, Somera Esperanto-Studado, Usona Landa Kongreso,
Aŭstralia Landa Kongreso kaj ILEI-Konferenco kaj klaki al iliaj
videokanaloj!
En la dua parto de nia retligilaro ni alportas informojn pri
radioelsendoj, kantoj kaj videoj kaj pri la temo, aperintaj inter 7.3. kaj
23.4. Por subteno de imunokapablo ne mankos ankaŭ amuzaĵoj. La temo estas
vasta kaj rapide evoluanta kaj bezonas prilaboron de diversaj ĝiaj
aspektoj – ankaŭ sociaj, politikaj, ekonomiaj. Ni bonvenigos viajn
kontribuojn kaj aldonojn!
En la sekva listo vi povas trovi elekton de ligiloj al rete
libere disponeblaj tekstaj informoj, aperintaj tutmonde ekde 7.3. ĝis
15.4. La 23-an de aprilo sekvos la 2-a parto entenanta plejparte aŭdvidajn
dokumentojn (radioelsendojn, kantojn, videojn). La temo estas vasta kaj rapide
evoluanta kaj bezonas prilaboron de diversaj ĝiaj aspektoj – ankaŭ sociaj,
politikaj, ekonomiaj. Ni bonvenigos viajn kontribuojn kaj aldonojn!
Vojaĝi virtuale tra 16 landoj de la tuta mondo pere
de Esperanto ebligas al vi rezultoj de la internacia filma konkurso de UEA kaj
de CRI, publikigita en 2019. Inter la konkursaĵoj aperis ankaŭ du filmetoj
pri Ĉeĥio kaj du pri Slovakio. Ni kore invitas vin al spektado de ĉiuj
konkursaĵoj laŭ via elekto!
La nepo de L. L. Zamenhof, s-ro Louis-Christophe
Zaleski-Zamenhof, aktiva subtenanto de Esperanto, forpasis en Parizo la 9-an de
oktobro 2019 en la aĝo de 94 jaroj.
La 22-an de septembro 2019, sojle de aŭtuno, okazis
en Pardubice solena
Esperanto-Tago omaĝe al 110-jariĝo de la loka klubo, portanta jam ekde
1922 la nomon de sia fondinto, d-ro Stanislav Schulhof (1864–1919). De lia
morto pasis la 18-an de aŭgusto ĝuste 100 jaroj. En la historio de la
Esperanta literaturo lia nomo famas. Sed kiom ni reale scias pri lia vivo kaj
precipe kiom ni konas lian verkaron? Jen la okazo iomete larĝigi niajn
horizontojn …
Dum ĉi tiu jaro KAVA-PECH jam eldonis kaj planas
eldoni plurajn librojn en Esperanto, aŭ rilatantaj al Esperanto. Samtempe vi
ekscios, kiel statas la eldono de la nova versio de Plena
Ilustrita Vortaro.
En la retejo http://esperantobrno.cz/…tlibroj.html vi trovos multe da libroj en Esperanto, kiuj estas je dispono de legantoj tra la tutmonda interreto. Se vi volas mem kontribui per siaj verkoj au tradukoj, ni rekomendas viziti la retejon http://verkoj.com/
Ĝuste hodiaŭ antaŭ 50 jaroj komencis konstitucia
kongreso de ĈEA, kiu okazis en la tagoj 29–31 de marto 1969 en la kulturdomo
Besedni dům (kie nun havas sian sidejon filharmonio).
La 7-an de marto, okaze de la naskiĝtago de filozofo kaj la unua
ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue
Masaryk aperis en bitoteko.it
rimarkinda artikolo kun bibliografio, verkita de Antonio De Salvo. Ni utiligas
la okazon por alirebligi al vi konkretajn menciitajn Esperantlingvajn dosierojn
pri la temo. En tiu ĉi tuto la materialo aperas publike unuafoje.
Ni peras al vi ligilojn al unu nova rimarkinda libro, amuzaj
rakontoj, fervojaj interesaĵoj, mallongaj filmetoj kaj aktualaj radioelsendoj,
kreitaj de ĉeĥaj esperantistoj.
Ĉiutage dum kelkaj minutoj aŭskulti kaj samtempe legi tekston
pri interesa temo – jen agrabla netemporaba aktiveco por vigligo de via cerbo
kaj progresigo de via lingvokono, per kiu vi povas ĝojigi ne nur vin mem, sed
ankaŭ doktoron Zamenhof okaze
de lia naskiĝtago:-)! Kie trovi la radion kaj kio novas en ĝi?
Jen la listo de 21 artikoloj de ĉeĥaj esperantistoj,
aperigitaj en 2018, kun ligiloj al plenaj tekstoj.
Komence estis ideo organizi kurson de Esperanto en Prago. Sed
kie kaj kiel? Kiujn materialojn uzi? Kiel reklami la kurson? Kaj kiel gvidi
ĝin? Tiujn demandojn havis estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en jaro
2016. Sed en sama jaro aperis alvoko de Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo, ke la organizo serĉas landajn sekciojn, kiuj pretas kunordigi
Erasmus+ projekton, kaj ke unu el la temoj, kiujn ili proponas, estas
lingvoinstruado. Post kelkaj babiladoj inter la estraranoj de Ĉeĥa
Esperanto-Junularo kaj TEJO oni trovis interkonsenton kaj komunan emon
subvencipeti.
Kvankam ne multas laborofertoj per esperanto, tamen
eblas trovi laboron per esperanto. Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus informi vin
pri du eblecoj de volontulado per esperanto. Unu estas de Pollando, dua el
Francio.
La 26-an de julio oni celebras Esperanto-Tagon
rememore al la apero de la unua Esperanto-lernolibro
en 1887. ĈEA ĉi-jare kontribuis al subteno de la tago per aranĝo okazinta
pro organizaj kialoj du semajnojn antaŭe, sed rilate al aŭtoro de la unua
Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj. Nurajn tri jarojn post Zamenhof proprakoste
eldonis ĝin tiam nur 18jara malriĉa studento F. Lorenc kaj post sia elmigro al
Brazilo li faris la samon en la portugala lingvo en sia nova patrujo.
Duolingo estas senpaga retejo
por lernado de lingvoj, kiu funkcias ankaŭ kiel programo por iPhone kaj
poŝtelefonoj kun Androjdo kaj Windows. La 28-an de majo 2015 publikiĝis
beta-versio. Hodiaŭ uzas tiun ĉi
kurson pli ol 1,3 milionojn da studentoj kaj ilia nombro daŭre
kreskas.
Vi ŝajne scias, ke klubo E-mentalo Prago ligas Esperanton kaj klerigadon kun amuziĝo, recesio, vojaĝado kaj (ne nur gastronomia) kreemo. Sed ĉu vi sciis, ke la membroj de tiu ĉi organizo de jaro 2014 subtenas menshandikapulojn?
Antaŭ dudek jaroj, la 5-an de majo 1998 je 19:15,
en la praga parko en Letná estis fondita unika klubo E-mental'. Kio
kaŝiĝas sub ĝia nomo kaj kion ĉion ĝi entreprenas?
La 1-an de februaro 1928 naskiĝis Petr Ginz, ĉeĥa (laŭ la
patro juddevena) multflanke elstare talentita knabo kaj denaska esperantisto,
kies desegnaĵo „La Tero vidata de sur la Luno“, fluginta kosmen,
fariĝis la internacia simbolo de holokaŭsto. Kiel 16jara li
mortis en la koncentrejo en Aŭŝvico.
Okaze de lia neĝisvivita 90jara jubileo ni rememoru lian neordinaran vivon kaj
admirindan personecon kaj malkovru liajn verkojn pere de Esperanto. Ne mankos
ligiloj al videoj kaj al liaj muzikigitaj poemoj.
Unu el la plej prestiĝaj kaj plej vizitindaj kulturaj
Esperanto-aranĝoj fariĝis sendube ARKONES – Artaj Konfrontoj, okazantaj
ĉiuseptembre en la pola urbo Poznano. Por subteni la
internaciajn kontaktojn de la ĈEA-membraro, alirebligi al niaj legantoj valoran
enhavon de la aranĝo kaj instigi al persona partopreno, ni partumas kun vi
plurajn interesajn videojn el ĝia programo el 2016 kaj 2017. En 2018 la
aranĝo okazos inter la 21-a kaj la 23-a de septembro. Pliajn informojn vidu en
la ARKONES-RETEJO.
Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri tri aktualaĵoj,
kiujn vi ne devus mistrafi ;-) Kio nuntempe okazas en esperantujo?
Legu pli!
De la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 okazis
en Ŝĉecino, do en havena urbo en norda Pollando, la 9-a Junulara E-Semajno.
Partoprenis ĝin 242 partoprenantoj el 30 landoj. Aranĝon apogis Olgierd
Geblewicz, marŝalo de la Okcidentpomerania Vojevodio kaj Teresa Kalina,
prezidantino de la Okcidentpomerania Sejmeto. De tiu ĉi aranĝo ni ofertas al
vi kelkajn interesaĵojn, ĉar la aranĝon partoprenis ankaŭ junaj ĉeĥaj
esperantistoj, inter ili ankaŭ ĉefredaktoro de tiu ĉi retejo Miroslav
Hruška.
La 31an de decembro 2017, la Prezidanto de TEJO, Enric Baltasar,
anoncis sian demision kiu efektiviĝis ekde la 2a de januaro 2018 (pri tio ni
informis vin jam en
antaŭa aktualaĵo). Krome tiam estis anoncita (sed ne ankoraŭ konfirmita
aŭ malkonfirmita) baldaŭa demisio de la estrarano Doniben Jiménez
Jaramillo.
Sekve al la prezidanta demisio, la Estraro de TEJO proponis transdonon de fakoj tiel ke la nuna Ĝenerala Sekretario Tran Hoan (Ĝojo) iĝu prezidanto (transprenante de Enric la fakon pri landa agado) kaj la postenon de Ĝen-Sek transprenu la estrarano Charlotte Scherping-Larsson. Sekve ni ŝatus informi vin pri la alvoko por kandidatiĝi kiel estrarano de TEJO.
Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri kvin aktualaĵoj,
kiujn vi ne devus mistrafi ;-)
En tempo ne nur antaŭ Kristnasko ni volas aĉeti
donacojn por niaj geamikoj, familianoj, proksimuloj ktp … Sed eble ne al ĉiu
persono nepre devas plaĉi tiu vivo en konsuma stilo, konsuma societo. Kaj tiuj
personoj prefere ŝatus fari ion bonan por malriĉaj homoj. Ni ŝatus en tiu ĉi
aktualaĵo informi vin pri du eblaj projektoj.
Antaŭ kelkaj tagoj pasis tri jaroj de la fondiĝo de interreta
projekto de esperanta radio Kern.punkto. Kion ofertas tiu ĉi radio al
siaj aŭskultantoj kaj en kio estas alia? Tion vi ekscios en sekva teksto.
Moravia folkmuzika grupo NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ (en
Esperanto SENPROBLEME), kiu orientiĝas ĉefe pri spiritualoj kaj pri
popolkantoj el britaj insuloj (al ĉeĥaj aŭskultantoj grandparte konataj el la
repertuaro de la konata ensemblo „Spirituál kvintet“), sukcese
koncertis la 11-an de novembro 2017 en Teŝino. La urbo,
situanta ĉe la ĉeĥia-pollanda ŝtatlimo, estis gastiganto de la junulara
aranĝo ĈARO,
organizata kunlabore inter PEJ
kaj ĈEJ.
Entute jam sep volumoj de vere legindaj
LEGOLIBRETOJ, redaktataj kaj eldonataj de Jindřiška
Drahotová, disponeblas por elŝuto kaj libera uzo!
Ne nur por tiuj, kiuj ne povis partopreni la ĉi-jaran UK-on, la redaktejo
de esperanto.cz
pretigis kaj ofertas kompilaĵon de la disponeblaj rekomendataj
videoregistraĵoj el la bunta programo de la kongreso.
Merkrede, la 13-an de septembro
okazis jam la trian fojon en tiu ĉi jaro sankta meso en la praga preĝejo
Sankta Pankraco celebrita de Max Kašparů. Pri la
novaĵo ni jam informis vin, hodiaŭ ni ofertas al vi fotojn de tiu
ĉi meso.
Projekto de Anton Oberndorfer el Aŭstrio, kiu ankaŭ
prelegis
kaj gvidis seminarion dum la 16-a
ĈEA-Kongreso en Pelhřimov, elsendas por vi ĉiutage novan kelkminutan
programon pri variaj interesaj temoj. La registraĵoj estas ĉiam akompanataj
per teksto por pli facila kompreno. Ĉi-foje ni atentigas vin pri la novaĵoj de
la lasta monato kaj pri kontribuaĵoj de la nova kunlaborantino dela radio,
ĈEA-membrino Jaroslava Malá.
Vi ŝajne scias, ke klubo E-mentalo Prago ligas Esperanton kaj klerigadon kun amuziĝo, recesio, vojaĝado kaj (ne nur gastronomia) kreemo. Sed ĉu vi sciis, ke la membroj de tiu ĉi organizo de jaro 2014 subtenas menshandikapulojn?
Per frazo „Trovu kaj kontaktu esperantistojn apud vi –
ĉiam, ĉie“ eblas priskribi novan poŝtelefonan aplikaĵon, kiun kreis konata
usona esperantisto Chuck Smith. Do, Amikumu
estas apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn kaj
parolantojn de aliaj lingvoj. Nuntempe la apo subtenas nur la esperantistaron.
Pli da lingvoj tamen venos baldaŭ! Kaj kiel ĉio funkcias? Legu plu…
Omaĝe al la forpaso de baritonisto, honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka ni prezentas al la tutmonda esperantistaro liston de la ĝis nun alirebligitaj muzikaj kaj literaturaj registraĵoj de la artisto.
Kun malĝojo ni informas, ke la 25-an de aprilo 2017 en sia 90a
jaraĝo forpasis en Prago emerita opersolisto kaj bonega esperantisto Miroslav
Smyčka. Temas pri senduba grava perdo por la tutmonda Esperanta kulturo.
Kiel ni jam informis vin en
antaŭa novaĵo, ankaŭ ĉi-jare estas Ĉeĥa respubliko reprezentita dum la
dua internacia festivalo de mallongaj filmoj en Esperanto. Kreintoj de la filmo
jam nun havas eĉ subtenon de la urbo Nový Jičín de urba estraro…
Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua
numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere
elŝutebla dum la tuta monato aprilo.
La 20-an de marto 2017 estis post pli ol unu-jara paŭzo
dissendita denove informilo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĈEA-Retkomunikoj.
Kompare kun la antaŭe uzita modelo de dissendado ni ja revenas kun pluraj
novaĵoj. Kiuj konkrete? Legu plu…
Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus inviti por spekti novan videon
„Eta filmo pri signifa eta rememoro“ kreita de „Varsovia Vento“,
junulara Esperanto-klubo en Varsovio. Kaj ĉar post la 81-a Universala Kongreso en
Prago temas pri unu el plej grandaj esperantaj eventoj, kiuj okazis en Ĉeĥio,
ni ofertas al vi ankaŭ kelkajn fotojn de la 65-a IJK (kaj ĝia etoso), kiu
okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' kaj ĝia
ĉeftemo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola
Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de
Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.
Ni invitas vin aŭskulti novajn interesajn muzikajn
kaj parolajn programojn de la renaskiĝinta Verda Stacio, elsendanta nun el Ostrava kaj
redaktata de Paŭlo Kaščák. Ĉi-foje ni ŝatus inviti vin por spekti
videoraportoj pri KAEST, sed ni ankaŭ revenos al la UKo en Nitra
pasintsomere.
Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo
kaj Amo” ĉe retejo de la
konkurso, kaj komenciĝis voĉdonado por la 10 plej ŝatataj filmetoj,
bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.
Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dudek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.
Nun 8 membroj de la ĵurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.
Multaj homoj jam pensas, ke Pasporta Servo estas morta. Sed ne estas tiel!
Lige al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, la viena
Esperanto-Muzeo celis ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof,
aperintaj ĝis 1930, kiuj troviĝas en ilia kolekto.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo preparas en la kunlaboro kun Petr
Chrdle, fama kaj sukcesa Ĉeĥa esperantisto, verkisto, tradukisto kaj ankaŭ
honora membro de UEA lingvan seminarion de Esperanto por aktivuloj.
Praga klubo E-mental’ preparis por tiu ĉi jaro interesan serion de aranĝoj.
Ke la sanktaj mesoj estas
celebrataj en Prago anglalingve aŭ germanlingve, verŝajne ne necesas pridubi.
Same oni faras sanktajn mesojn ankaŭ en la hispana, franca, itala, pola,
slovaka kaj vjetnama. Kompreneble, latino ne mankas. Sed mankis ĝis nun
Esperanto. La manko estos solvita jam en la venonta jaro, kiam la 18-an de
januaro 2017 celebros esperantlingvan sanktan meson en la preĝejeto de sankta
Pankratio la fama psikiatro kaj publicisto Max Kašparů, kiu estas samtempe
entuziasma propagandisto de Esperanto kaj gvidanto de rondeto„Montetaro“ en
Pelhřimov. Pro ĉi tiu motivo la redakcio de jena retejo petis Max Kašparů,
ĉu li povus doni kelkajn informojn pri la novaĵo.
Ni disponigas al vi elekton de
niaj referencaj artikoloj kun ordigitaj abundaj retligiloj al
multmediaj dosieroj pri la koncernaj temoj. Ni esperas, ke vi trovos inter ili
dokumentojn por vi novajn, interesajn kaj utilajn por via propra kleriĝado aŭ
por aktiveco en viaj kursoj aŭ kluboj. Ne mankas ankaŭ kelkaj novaĵoj.
Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj
preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj.
Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto
havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj
fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed
sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj (minimume
1 el 5, laŭ kelkaj fontoj eĉ ĝis duono de ĉiuj ret-uzantaj junuloj) jam
spertis tiuspecan ĉikanadon. Ĉar la gepatroj kaj instruistoj kutime kreskis en
mondo sen interreto, aŭ almenaŭ sen Facebook kaj saĝtelefonoj, ili ne ĉiam
scias, kiel reagi al tiaj fenomenoj.
UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de
la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.
Kadre de la Lingva rubriko ni decidis i.a. komenci reaperigi jam
forgesitajn interesajn artikolojn el la malnovaj numeroj de la ĈEA-gazeto Starto. Jen
15-parta bonege prilaborita serio de la sperta Esperanto-instruisto Josef Cink
el la numeroj aperintaj en la jaroj 2000–2003.
Inter la 13-a kaj la 16-a de oktobro 2016 okazis en Pelhřimov
la 16-a Kongreso de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, sub aŭspicioj de la hetmano de la regiono Vysočina d-ro
Jiří Běhounek kaj de la urbestro de Pelhřimov inĝ. František Kučera kaj
kun subteno de la regiono, de la urboj Pelhřimov kaj Pacov kaj de la firmao
CIRET. En la aranĝo kunvenis pli ol 60 partoprenantoj el la tuta lando kaj
gastoj el Slovakio kaj Aŭstrio. El ĝia programo ni alportas al vi ne nur la
ĉefan agadbilancon kaj fotoalbumon, sed
ankaŭ plurajn videojn kaj kantregistraĵojn. Kompleta raporto
aperos en decembro en la gazeto Starto 2016/4.
Duolingo estas senpaga retejo
por lernado de lingvoj, kiu funkcias ankaŭ kiel programo por iPhone kaj
poŝtelefonoj kun Androjdo kaj Windows. La 28-an de majo 2015 publikiĝis
beta-versio. Hodiaŭ uzas tiun ĉi
kurson pli ol 590 mil da studentoj kaj ilia nombro daŭre kreskas.
Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus vin informi pri ebleco
subteni projekton „Deutsch.info“, kiun kreis vigla organizo E@I (Esperanto
ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto).
Fotaĵoj, videoj, radiopodkastoj, kongresa kuriero
kaj aliaj materialoj pri la 101-a Universala Kongreso estas kolektataj kaj
disponigitaj interrete.
Ĉu vi iam volis viziti Pragon, sed vi timis, ke vi ne povos
elekti de manĝokartoj, ĉar ili ne estas tradukitaj en Esperanton? Tio jam ne
estas problemo!
Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus vin informi pri novaj projektoj de
vigla organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto).
Federico Gobbo, profesoro pri
interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de
Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio
kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli
da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.
Reage al la nova Eŭropa kunteksto Manuel Ortega proponas projekton realigeblan
ĉi tie kaj nun: komenci nutri Eŭropan konversacion kiu alportu pozitivajn
ŝanĝojn ne nur en la lingva tereno sed en kiel eble plej multaj terenoj. Tiu
ĉi projekto nomiĝas „Eŭropano“. Tiu ĉi projekto celas krei retan
ĵurnalon pri ĉefaj okazintaĵoj en Eŭropa Unio.
Jam plurfoje ni informis pri atentinda projekto de
Esperanta Retradio, kiun iniciatis kaj kun siaj kunlaborantoj realigas Anton
Oberndorfer el Aŭstrio. Ĉiutage nova kelkminuta bonkvalita sonregistraĵo pri
interesa temo, kune kun la teksto, por povi bone sekvi kaj kompreni – jen
ideala maniero larĝigi siajn horizontojn kaj samtempe perfektiĝi en
Esperanto!
La 28-an de marto ni rememoras naskiĝtagdatrevenon
de „instruisto de la nacioj“ kaj prapatro de la ideo de la internacia lingvo
Johano Amoso
Komenio (1592 –1670), genia pedagogo, humanisma filozofo kaj la lasta
episkopo de Frata Unuiĝo, kies multaj pensoj kaj mesaĝo aktualas kaj instigas
ankaŭ en la nunaj tagoj. Ni honoru la datrevenon per konatiĝo kun lia nefacila
kaj dolorplena vivo kaj fragmentoj el lia verkaro.
En la paĝo de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe
la socia retejo Ipernity aperis dum marto
2016 tri registraĵoj el la bunta kaj adminirinda aktiveco de la nevidantoj
membroj de ĈEA. Ni invitas vin al ilia aŭskultado!
Esperantaj Kongresoj estas bonaj okazoj por renkonti
amikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, Universala
Esperanto-Asocio, UEA nun okazigas konkurson pri amatoraj filmoj, kiuj traktas
tiun fenomenon de amikeco. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos
senpagan kongres-aliĝon por sia amiko.
La ĉeĥa urbo Ústí nad
Orlicí, situanta en Regiono Pardubice, estis inter la 6– kaj la 8-a de
novembro 2015 okazloko kaj financa subtenanto de la Anstataŭa 15-a Kongreso de
Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ni ofertas al vi nun mallongan filman viziton de la
urbo kaj de ĝiaj vidindaĵoj.
Ni alportas al vi ligilojn al
novaj artikoloj, fotogalerioj, videoj, sonregistraĵoj kaj tekstaj dosieroj
aperintaj ekde septembro ĝis decembro 2015 en la oficiala muzea retejo kaj en
la kolektoj de la muzeo ĉe Ipernity. Tiuj atingis fine de novembro 100 000
virtualajn vizitojn.
Estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sendis fine de aŭgusto
2015 subvencipeton kadre de la alvoko de la Biblioteka Apogo
Bachrich. La peto estis pritraktita pozitive kaj ĈEA por sia biblioteko, situanta
en Esperanto-Muzeo
en Svitavy, en oktobro 2015 ricevis donace entute 10 petitajn valorajn
librojn en sumo 133 Eŭroj.
Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri du aktualaĵoj,
kiujn vi ne devus mistrafi ;-)
Kun plezuro ni peras al vi ligilojn al interesaj
videoj el la programo de la jubilea 100-a Universala Kongreso, okazinta en
Lille. La videoj troviĝas sur la kanalo de Germana Esperanto-Asocio ĉe
Youtube.
Jen kvin plej novaj
sonregistraĵoj el la cifereciga ĈEA-projekto dediĉita al la ĉeĥa verkisto
Karel
Čapek (1890–1938) – nome pluaj „Rakontoj el la
dua poŝo“. La voĉo apartenas al Vladimír
Türk, la ĉefa realiganto de la projekto. Publikigite okaze de lia
naskiĝtago kun multaj bondeziroj nome de ĈEA kaj danko por lia senlaca
precizema meritplena laboro!
Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus informi vin, ke komence de marto 2015 estis lanĉita nova projekto de organizo E@I. Netradicie ja ne temas pri tre serioza projekto, kiel en kazo de projektoj por lerni por lerni la slovakan aŭ germanan lingvojn. Ankaŭ ĝi ne celas prezenti vegetarajn aŭ veganajn receptojn, kiel ni jam informis en aktualaĵo de pasintjara marto.
Nome de ĈEA-estraro kaj de la redakcio de tiu ĉi retejo ni elkore bondeziras al niaj vizitantoj kaj legantoj belajn Paskofestojn kaj la tutan sekvantan printempan periodon.
Tio ne estas ŝerco! Kredu ne kredu, sed en Ĉeĥio vere estas hundo, kiu scipovas kalkuli! En urbo Česká Třebová vivas sinjorino Zdenka Novotná, kiu parolas al ŝia hundino, pudelino Kati nur en esperanto. Ŝi eĉ scipovas kalkuli (adicii, subtrahi, multipliki kaj onigi), kiel oni povas vidi de tiu ĉi video – parto el pli longa video, kiu estis filmita dum kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en oktobro 2014 en urbo Prostějov.
Svisa entrepreno Allsprachendienst Esperanto
GmbH, gvidata de konata esperantisto Dietrich Weidmann, submetis al
MICROSOFT proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows
kaj Office, kaj petas nun, ke multaj uzantoj subtenu la proponon, tiel ke
Microsoft konsideru la aferon serioze. Sufiĉas malpli ol unu minuto de via
rara tempo!
En decembro 2010 ni aperigis en tiu ĉi rubriko referencan
artikolon Nova
retligilaro pri d-ro Zamenhof, kiu vekis sufiĉe grandan
internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj. Omaĝe al
la naskiĝtago de d-ro Zamenhof ni prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu
inkluzivas elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en
la jaroj 2011–2014. Se vi scias pri plia kvalita kaj utila dosiero, ne hezitu
informi nin pri la koncerna ligilo pere la de komentaria formularo. Disvastigo
de tiu ĉi artikolo tra Esperantujo estas dezirinda kaj bonvena!
Ni ofertas al vi fotogalerion el la inaŭguro kaj
elekton de la ekspoziciaĵoj de la nova tema ekspozicio „Esperanto kaj
kolektado“, okazinta en Esperanto-Muzeo Svitavy la
27-an de septembro 2014, kaj samtempe ilustran virtualan kolekton „Famaj
esperantistoj kaj favorantoj de Esperanto sur kolektmaterialoj“
(poŝtmarkoj, bankbiletoj, moneroj, medaloj).
Kiel vi ŝajne scias de la novaĵo, kiu aperis en majo en nia retejo, Esperantista klubo en Brno kaj Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj. Hodiaŭ ni ŝatus informi vin pri alia interesa kaj utila prelego.
En la epoko de interreto naskiĝas novaj eblecoj por
ricevado de informoj, por komunikado, sed ankaŭ por lernado. Oni povas per
interreto lerni per virtualaj e-kursojn multajn diversajn temojn, inter alie
lingvojn. Inter esperanta komunumo estas konata projekto lernu!, sed dume naskiĝas aliaj paĝoj por
lerni naciajn lingvojn (E@I kreis kursojn por lerni la
slovakan aŭ germanan lingvojn). Duolingo
estas unu el tiuj paĝoj. Kion ĝi ofertas kaj kiel ĝi funkcias? Kaj kia estas
rilato Duolingo kaj Esperanto?
Individuaj membroj de UEA kaj interesiĝantoj pri individua membreco atentu, ke
pagante tuj vi povas ŝpari, ĉar ekde la 1-a de oktobro jam validos pli altaj
membrokotizoj (en krampoj). Vi do povas pagi ankaŭ por la jaro
2015 laŭkategorie por MG 176.- Kč (ekde la 1-a de oktobro 190,–), MJ
440,– Kč (480), MA 1100 Kč (1200).
Eksterordinara publikaĵo „Ĉeĥa vizio de Eŭropo? aŭ
Manlibro por nia prieŭropa debato“, kiun en aprilo 2014 ĉeĥlingve
eldonis prestiĝa eldonejo Academia (de Ĉeĥa Akademio de Sciencoj) entenas
ankaŭ eseon de konata psikiatro, publikigisto kaj fervora esperantisto doktoro Max
Kašparů , nomitan „Eŭropo – krizoj de lampoj kaj naŭo de
estonta tempo“. La sendube legindan pensigan pripenson (enhavantan ankaŭ
temon de internacia lingva komunikado) vi povas nun legi ankaŭ en Esperanta
traduko.
Ĉeĥlingva muzikgrupo NOPROBLEM el la moravia urbo Kostelec na
Hané kantas nun ankaŭ en Esperanto. Post lastjara premiera koncerto ili
larĝigis sian repertuaron kaj eldonis kompaktdiskon, kiu inkluzivas ankaŭ
6 kantojn en esperantlingva versio.
La 14-an de februaro 2014 okazis en la sidejo de Unuiĝo de
interpretistoj kaj tradukistoj en Prago solena bapto de ĉeĥlingva eldono de la
libro Maskerado
ĉirkaŭ la morto de Tivadar Sörös (en Esperantujo konata kiel Teodoro
Ŝvarc) en la eldonejo KAVA-PECH. La programo
komenciĝis per interesa anglalingva prelego de profesoro Humprey Tonkin, kiun nun
ankaŭ la nepartoprenintoj povas ĝui pere de video ne nur en la originalo, sed
ankaŭ legante esperantlingvan tradukon de Brian Moon.
Rapide alproksimiĝas la kongreso de ĈEA kaj ne forgesu, ke enkadre de ĝi okazos balotoj kaj dependas de ni ĉiuj, membroj de ĈEA, kia skipo da funkciuloj gvidos la asocion dum la venontaj 3 jaroj.
Honora membro de ĈEA kaj honora prezidanto de Esperantista klubo
en Brno Zdeněk Hršel forpasis la 3-an de junio 2014.
Ke en Brno, la dua plej granda
urbo de Ĉeĥio, estas Esperantista klubo en Brno kaj Societo por la internacia
lingvo Esperanto en Brno, tio ŝajne estas bone konata. Sed ĉu vi sciis, ke
ambaŭ kluboj komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj?
Hodiaŭ ni ŝatus prezenti al vi kelkajn el ili.
Konata ĉeĥa esperantisto kaj amatora aktoro Jan
Řepa (konata sub la kromnomo Fidel) el sudbohemia urbeto Netolice, la 14-an de majo
2014 solenis sian 70-an naskiĝtagon. Nia redakcio kaj ĈEA elkore gratulas kaj
omaĝe al li alportas al vi plurajn beletrajn sonregistraĵojn kaj mallongajn
filmojn, al kiu li „pruntedonis“ sian voĉon.
Per tiu ĉi novaĵo ni volus al vi, vizitantoj de tiu ĉi
retejo, prezenti novan interretan projekton de internacia organizo E@I –
Bonan Apetiton.
Vojaĝante tra Ĉeĥio kaj vizitante Pilsenon, la metropolon de
Okcidenta Bohemio, mondfaman precipe pro sia biero, ni rekomendas ne maltrafi
i.a. tre interesan historian Bierfarejan muzeon. Tie ekde nun inter oficiale
disponeblaj fremdlingvaj ĉiĉeronaj tekstoj troviĝas ankaŭ tiu en
Esperanto.
Jen invito al interesaj aktualaĵoj en la du menciitaj gravaj
retejoj.
Ni invitas vin viziti programojn de la interreta
projekto el Aŭstralio. Enestas seriozaj prelegoj, sed ankaŭ muziko kaj
amuzaĵoj. Pluraj filmoj rilatas ankaŭ al la ĉeĥa kulturo.
Esperanta reta radio- kaj televidstacio VERDA STACIO
el Ostrava venas kun la nova jaro kun projekto de FILMĴURNALOJ, informantaj pri
la okazintaj interesaj Esperanto-aranĝoj. Jen la unuaj du el ili:
Ni dankas al ĉiuj niaj legantoj por la vizitoj, deziras ĉion
bonan kaj antaŭĝojas ankaŭ ĉi-jare je virtualaj renkontiĝoj! Ni ĝojos, se
vi diskonigos nian retejon inter viaj geamikoj kaj precipe se vi sendos al ni
viajn kontribuaĵojn aŭ aktualaĵojn taŭgajn por prilaboro. Elkore la
REDAKCIO
Kiel Novjare, tiel tutjare. Kaj ĉar oni prefere
ridetu ĉiun tagon, ni decidis por Vi, legantoj de nia retejo, prepari elekton
de kelkaj ŝercoj.
La revuon Esperanto de UEA ekde la januara numero kompilas nova
redaktoro, Fabrício Valle. Tiu numero de la Revuo estas jam finredaktita, nun
ĝi estas presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro.
Nia redaktejo bondeziras al vi, karaj vizitantoj de
esperanto.cz, kaj alportas al vi etan donaceton en formo de kristnaskaj muziko
kaj filmeoj aperigitaj en la paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy en la retejo
Ipernity.
Talenta moravia muzikgrupo NOPROBLEM el Kostelec na Hané,
specialiĝanta precipe pri ĉeĥlingva interpretado de nigrulaj spiritualoj kaj
folkkantoj el britaj insuloj, sukcese koncertis – parte esperantlingve –
dum la 2-a
Internacia Esperanto-Lernejo, okazinta en la kastelo Bartošovice (Ĉeĥio)
inter la 16-a kaj 20-a de oktobro 2013. Ni alportas al vi videojn el la
koncerto kaj el la interesa aranĝo mem.
En nia rubriko „Interesaj filmoj“ ni ŝatus
hodiaŭ vin inviti sekvi mallongan 3D animacian filmon nomitan Espero?
(Hope?), kiu estiĝis kiel abiturienta filmo en Britio kaj akiris
plurajn aprezojn en internaciaj konkursoj kaj festivaloj.
Ni prezentas al vi ses novajn sonregistraĵojn,
nome el la „Rakontoj de la dua poŝo“ de la fama ĉeĥa verkisto Karel
Čapek. La komprenon de la aŭskultata teksto povas helpi almetitaj tekstoj
de la traduko kaj por ĉeĥlingvanoj ankaŭ tiuj de la originalo. Samtempe ni
diskonigas ankaŭ kompletan videoregistraĵon de la sciencfikcia dramo
„R.U.R.“!
Ekde la 1-a de oktobro ĝis la 25-a de novembro
2013 Esperanto-Muzeo en Svitavy estos fermita pro rekonstruo de la
hejtado en la tuta domo. Ni dankas pro via komprenemo kaj antaŭĝojas vian
viziton ekde la 26-a de novembro.
Kiel vi supozeble scias, sekvontjara Universala
Kongreso okazos 26.7.-2.8.2014 en Bonaero (Argentino) kaj Internacia Junulara
Kongreso okazos en Fortalezo (norda parto de Brazilo). Ni invitas vin spekti
3 filmetojn, interesajn espereble sendepende ĉu vi mem planas vojaĝi al
Sudameriko aŭ ne!
Ferioj plentorentas kaj ĈEA ofertas al vi novan
filmeton pri vizitinda regiono Suda Bohemio – nome pri la urbo Strakonice. Ni
aldonas ligilojn ankaŭ al jam antaŭe faritaj filmetoj pri aliaj vidindaĵoj de
la regiono.
Ni ofertas al vi almenaŭ malgrandan gustumon el la riĉa
kultura programo de la Muzea nokto, okazinta en Svitavy la 2-an de
junio 2013.
Vendrede la 26-an de julio 2013 en la aĝo de 84 jaroj
forpasis tutmonde rekonata vitroartisto kaj medalisto kaj dumviva membro de
Ĉeĥa Esperanto-Asocio Jiří Harcuba.
Ĉu vi volas evoluigi viajn kapablojn pri instruado de Esperanto?
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano,
Pollando) kunlabore kun ILEi kaj Edukado.net denove kune organizas unujaran
instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de
esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. Eblas aliĝi ĝis la 10-a
de aŭgusto! Ni disponigas pli detalajn informojn pri la kurso.
Urba estraro de Bjalistoko decidiĝis malfermi konkurson por
nomo, kiu estos uzata por la sistemo de publikaj bicikloj. Inter la proponoj
estas ankaŭ nomo en esperanto: Biciklo!
Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en
Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton
de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocio dum du oficperiodoj ekde 2007.
La ĉeĥa komunumo Lipnice nad
Sázavou, situanta en Bohemia-moravia montetaro, fariĝis okazloko de
nekutima grava kultura evento …
En imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio ”Domo de
eŭropa historio en ekzilo” en Bruselo, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ
la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj. Ni
proponas al vi intervjuon de „Libera Folio“ kun la aŭtoro de la ekspozicio,
Thomas BELLINCK, por ekscii kiaj ideoj kondukis al la ekspozicio kaj kial ĝi
uzas Esperanton.
Ni alportas al vi – por via instruo kaj amuzo – ligilojn
al pluraj interesaj filmetoj aperintaj en la lasta monato en la servilo Youtube.
Krom prelegoj ne mankos vojaĝfilmetoj kaj muziko kaj io por
kolektemuloj …
Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus prezenti al vi novan ludon en retejo Edukado.net, per kiu vi povas facile ĉiun tagon testi vian konojn pri esperanto. Kaj en kazo, ke vi estos sukcesaj, vi povas eĉ gajni unu el interesaj premioj.
En aprilo 2013 inter membroj de Akademio de Esperanto estis
elektita ankaŭ Marek Blahuš el Ĉeĥio (aĝa neplenajn 27 jarojn!),
renoviginto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (2005) elstara membro de la teamo E@I,
kiu kreis interretan kurson Lernu, DVDon Esperanto elektronike kaj aliajn
interretajn projektojn. I.a. li grave partopenis in ciferecigo de Plena
Ilustrita Vortaro kaj li estas aktiva kunlaboranto en interretaj projektoj de
Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ni gratulas!
Ni proponas al vi por spektado plurajn videojn el virtuala kinejo,
kiun en Interreto disponigas Universala Esperanto-Asocio.
Kun nia paska bondeziro al vi ĉiuj, karaj legantoj,
ni aldonas ligilojn al kelkaj filmetoj kaj poemoj, kiuj krom ekzercado de via
lingvoscio eble povos iomete varmigi vian koron kaj animon. Ni uzu la festojn
ankaŭ por pormomente ekhalti, silentiĝi kaj ekaŭskulti nian koron kaj
malfermi ĝin al mallaŭta beleco kaj kaŝita saĝo!
Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus al vi prezenti novan esperantan
rondeto en vilaĝo Šumice
apud urbo Uherský Brod. Eble
vi ankoraŭ memoras aktualaĵon en la ĉeĥa lingvo de oktobro 2012, per kiu ni
informis pri du novaj esperantaj kluboj – en Moravské
Budějovice kaj ĝuste en Uherský Brod. Dume la unua klubo hodiaŭ sukcese
funkcias, rilate al la dua menciita klubo okazis nemalgrandaj ŝanĝoj. Klubo en
Uherský Brod nuligis sian agadon, sed ĝia aktiva gvidantino, sinjorino Helena
Tlachová, ne rezignis kaj kun entuziasmo informis per loka radio loĝantojn de
vilaĝo Šumice pri ŝia decido aranĝi regulajn kunvenojn.
Per tiu ĉi artikolo ni ŝatus vin, legantojn kaj
vizitantojn de nia retejo, informi pri mallonga filmo „Pasporta servo“ de
Oleg Zabolotnyi de Ukrainio, sed ne nur pri ĝi.
Tiu ĉi filmo konkrere gajnis en konkurso organizita de Germana Esperanto-Asocio okaze de 125 jaroj de naskiĝo de esperanto.
La 1-an de marto ni estis oficiale informitaj, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĵus venkis en internacia konkurso proklamata ĉiujare de la japana Fondaĵo CIGNO.
Nova franclingva peticio „destinita al la eŭropaj
politikaj respondeculoj“ aperis sur la multlingva retejo AVAAZ. Se vi persone
konsentas kun ĝi, bv. dediĉi unu minuton de via tempo kaj subteni tiun ĉi la
iniciaton per via nomo!
MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj,
aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la
februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci
la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara
numero.
Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj!
La prelego „125 jaroj: Esperanto tiam kaj
nun“, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en
la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas
nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta
oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero
de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia
prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon
ĉi-jare.
Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis ankaŭ
Veterana Esperantista Klubo, VEK. De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al
neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de
konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian
retejon.
La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” iniciatis en
1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis
reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj
kompetentuloj.
Ni prezentas al vi kelkajn plurmediajn novaĵojn,
kreitajn kaj publikigitajn de esperantistoj el diversaj landoj, lokigitajn ne
nur en la du menciitaj retejoj, sed ankaŭ aliloke.
Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus al vi prezenti novan rubrikon kun
nomo „Interesaj filmoj“. En tiu ĉi rubriko ni prezentos al vi interesajn
filmojn, kiuj troveblas en interreto kaj estas dubligitaj rekte en esperanto aŭ
almenaŭ havas subtekstojn en esperanto.
La 9-an de novembro 1902 en la salono de la
restoracio „U Štajgrů“ en Vodičkova strato en Prago estis fondita
Esperanto-klubo , post tiu en Brno (1901) la dua plej malnova en Ĉeĥio. La
unua sidejo de la klubo estis tiam konata intelektula kafejo UNION surangule
inter stratoj Na Perštýně kaj Národní.
Vigla organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe
Interreto) prezentis aktualaĵojn pri siaj aktivecoj la 27-an de septembro
2012 dum la Trilanda konferenco.
„Havlíček en Brikseno – fama ĉapitro el la
ĉeĥa-aŭstra historio en la nova perspektivo“ – jen la origina titolo de
la programero prezentita la 29-an de septembro 2012 dum la Trilanda konferenco
en Břeclav, lige al ĝia ĉeftemo „Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj
najbaroj“. Ni disponigas ĝin nun ankaŭ al nepartoprenintoj.
Trilanda konferenco sukcese okazis inter la 27-a kaj la 30-a de
septembro 2012 en la urbo Břeclav, kun partopreno de 100 aliĝintoj el
7 landoj. Dokumentado pri la aranĝo ankoraŭ prilaboratas. Tamen, precipe por
nepartoprenintoj ni alportas nun kvar dosierojn prezentitajn kadre de la
oficiala komuna programo.
Kiel vi verŝajne jam scias de sekcio „Aranĝoj“
en nia retejo, de la 8-a ĝis la 11-a de novembro okazos la unua Internacia
lernejo de Esperanto en kastelo Bartošovice. Kio novas ĉi-rilate? Bv.
legi plu!
Lige kun la Trilanda
konferenco, okazonta 27.-30.9.2012 en la landlima ĉeĥa urbo Břeclav, ni
sukcesis, ke sur la oficiala retpaĝaro de la urbo aperis Vorto de la urbestro
krom la ĉeĥa, angla kaj germana ankaŭ en Esperanto
Ni prezentas al vi retligilojn al video- kaj sonregistraĵoj de
kelkaj programeroj de la kultura vespero, prezentita la 18-an de julio 2012 dum
la 25-a Internacia Konferenco de OSIEK en Svitavy.
La 9-an de septembro 2012 forpasis en Prago en aĝo de
72 jaroj s-ro Jiří Vychodil, Honora Membro de UEA. Denaske nevidanta, li
studis en lernejo por blinduloj en Prago kaj poste en konservatorio. De
1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj post tio ĝis sia
emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio.
Ni alportas al vi film- kaj sonregistraĵojn el la kultura
vespero, kiu okazis lunde la 16-an de julio 2012 en la salonego de la Domo de
Ottendorfer kadre de la 25-a Internacia Konferenco de OSIEK en Svitavy.
La 1-a septembro portis al praganoj multajn ŝanĝojn en la urba
trafiksistemo. Kelkaj linioj estas nuligitaj, de kelkaj lokoj oni jam ne povas
direkte veni al iu alia loko, ĉar oni nuligis direktan konekton, tamen ekzistas
unu tre interesa ŝanĝo.
La plej grava aranĝo de ĈEA de tiu ĉi jaro
nehaltigeble proksimiĝas! Kio novas ĉi-rilate? Bv. legi plu!
Germana Esperanto-Asocio okazigas konkurson per mallongaj filmoj
kun premioj de entute 5000 EUR. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis
absoluta profesiulo. La sola kriterio estas via kreiveco. La prezento de la plej
bonaj filmoj kaj la transdonado de la premioj okazos la 15an de decembro en
Berlino.
Dum la Solena Fermo de la 97-a Universala Kongreso en Hanojo
estis atribuita pacpremio de Onisaburo Deguĉi al gesinjoroj Grattapaglia,
konataj precipe kiel oferemaj gvidantoj de la porinfana bonfara projekto BONA
ESPERO en Brazilo.
Samtempe estis anoncitaj honoraj diplomoj al 12 personoj por elstara poresperanta agado en diversaj kampoj.
La 26-an de julio oni tutmonde solenas la 125-jaran datrevenon de
la estiĝo de Esperanto. Pere de nia kvizo provu mem kontroli, kion kaj kiom vi
scias pri la infanaĝo kaj junaĝo de d-ro Zamenhof kaj pri kreo de lia
internacia helplingvo!
Supozeble vi konas radiostacion Verda stacio, kiu ekde
1932 ĝis 1950 elsendis el Brno kaj sekve el Prago bonkvalitajn
esperantlingvajn programojn. La saman nomon portas nova interreta radioprojekto,
al kies aŭskultado ni invitas vin!
Ĉu vi deziras altigi vian Esperanto-kvalifikon, sed ĉi-momente
malhavas tempon aŭ monon por partopreni klasikajn kursojn? Tiam ni havas bonan
novaĵon por vi – en la retejo http://edukado.net ĵus estis lanĉita nova
sekcio, kiu ebligas senpagan distancan studadon en 7 elekteblaj fakoj!
La 2-an de junio okazis en Esperanto-Muzeo en Svitavy jam la 4-a
Muzea nokto kun riĉa programo. Kadre de ĝi estis inaŭgurita nova tutjara
ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“. La aranĝon partoprenis ankaŭ Pavol
Kaščák, ĉefredaktoro de la renaskiĝinta Verda Stacio, kiu pretigis pri la muzeo
radioelsendon, aŭskulteblan nun interrete ĉe la Ĉina Radio Internacia.
La 2-a numero de la ĈEA-gazeto „Starto“ estas
nun distribuata kaj en elektronika formo ĝi jam alireblas en Interreto.
La aŭtomarko „Mini“ deziras al Esperanto okaze de la 125-a datreveno de ties surmondiĝo „feliĉan naskiĝtagon“ (en Esperanto). La prestiĝa aŭtoentrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio kun nomo „Feliĉan Naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto en la 125-a datreveno.“. La teksto ekzistas ankaŭ en esperanto kaj ni invitas vin al la legado de ĝi.
Estraro de Publika Transportado en Varsovio decidiĝis malfermi
konkurson por nomo, kiu estos uzata por la sistemo de publikaj bicikloj. Inter
la proponoj estas ankaŭ nomo en esperanto: Veturilo!
La 15-an de majo aperis en la regula elsendo de la Pola Retradio
intervjuo de Barbara Pietrzak kun Petro
Chrdle, kiu en sia eldonejo KAVA-PECH ĵus eldonis longe atendatan
sciencfikcian dramon „R.U.R“ (Rossumaj Universalaj robotoj) de la
fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek.
Ni invitas vin al vizito de nova retejo ne nur por naturamantoj
kaj ekologiemaj esperantistoj, sed ankaŭ por ĉiuj kiuj interesiĝas pri verdaj
vojoj, biciklado, alternativaj feriaj lokoj, klimatŝanĝiĝo, tutmonda
akvoproblemaro, lingva ekologio ktp.
La 14-an de aprilo ni havis la
okazon rememori datrevenon de forpaso de iniciatinto de Esperanto d-ro Zamenhof.
ĈEA dediĉis al li tiutage apartan programon en Esperanto-Muzeo en Svitavy.
Krome ni alportas al vi plurajn interesajn ligilojn kaj dosierojn por
elŝuto.
La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara
ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte
serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli
ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn,
tridimensiajn objektojn ktp.
Jen vere grava kaj ĝojiga novaĵo por vi ĉiuj, karaj legantoj
kaj vizitantoj! La postulema projekto de E@I pri enkomputiligo de Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto estas antaŭ sia fino kaj en la prova
beta-versio estas jam senpage testebla!
Kun ĝojo ni prezentas al vi multlingvan projekton Bookbox, pere de
kiu vi povas senpage kaj amuzmaniere perfektigi viajn lingvokapablojn!
Fine de la pasinta jaro en la gazeto „La Ondo de Esperanto“
kvar konataj esperantistoj (Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj
José Antonio Vergara) esprimis siajn ideojn pri la loko kaj rolo de Esperanto
kaj esperantistoj en la nuntempa mondo. Ĉi tiuj tekstoj estis vaste diskutataj
en „La Ondo“ kaj la reto.
Kun plezuro ni konatigas vin kun novaj muzikaj kaj
parolaj registraĵoj kaj mallongaj videofilmoj, kiujn ni disponigis por vi en
interreto. Ni esperas, ke vi trovos inter ili ion laŭ via intereso
kaj plaĉo.
La gazeto „More
Intelligent Life“ kunlabore kun prestiĝa semajnĵurnalo „The
Economist“ lanĉis interretan enketon „KIUN LINGVON PLEJ MULTE INDAS
LERNI?“. Ankaŭ vi mem povas influi la rezulton per via voĉo kaj subteni tie
Esperanton se vi volos!
Tiu ĉi teksto estis verkita en esperanto. Se vi ne komprenas, kion ĝi
signifas, simple kopiu la teksto al Google Translator. Ekde la 22-a de
februaro 2012 eblas fari tradukojn de naciaj lingvoj al esperanto kaj male per
Google-tradukoj.
Nuntempe En Pollando okazas amaskomunikila enketo,
kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko – kaj ne nur
civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni … Jen ŝanco ankaŭ por via eta
engaĝiĝo, kiu povas multe helpi!
En februaro 2020 pasis 200 jaroj ekde naskiĝio de la elstara
ĉeĥa verkistino Božena
Němcová, kies pluraj verkoj aperis ankaŭ en Esperanto. Rememore pri tiu
ĉi plurflanke rimarkinda virino ni republikigas nian artikolon aperintan antaŭ
8 jaroj (nun parte reaktualigitan kaj kompletigitan).
La 20-an de januaro 2012 en Armea Hospitalo en Prago forpasis
Eli Urbanová, tutmonde fama esperantlingva poetino, honora membrino de UEA kaj
ĈEA, eksa akademianino.
Bv. aŭskulti ĉ. naŭminutan intervjuon kun Petro Chrdle, kiu
aperis la 16-an de januaro en Ĉina Radio Internacia!
Kun plezuro ni disponigas al vi pluajn kvin sonregistraĵojn el
la Rakontoj el la unua poŝo (en Esperanto-traduko de Josef
Vondroušek) de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek. Ne mankas
ankaŭ tekstaj dosieroj por pli facila kompreno.
„Raporto pri forpaso de prezidento Václav
Havel tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel
esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan elstarulon
(personecon), kiu konstruis pontojn inter nacioj kaj individuoj kaj serĉis
vojojn al rebonigo de la homaj aferoj.“
18.12.2011 en aĝo de 75 jaroj forpasis eksa ĉeĥoslovaka kaj
ĉeĥa prezidento, dramatikisto kaj filozofo, disidento, batalanto por libereco
kaj homaj rajtoj Václav Havel.
Ni alportas al vi etan kolekton de retligiloj al interesaj
literaturaĵoj, son- kaj kantregistraĵoj kaj filmetoj kun kristnaska temaro.
Espereble la materialoj povos utili ne nur por via individua bezono, sed ankaŭ
por viaj kristnasktemaj klubaj programoj kaj aliaj aranĝoj aŭ por progresigaj
lingvokursoj.
Fine de aŭgusto prezidanto de UEA, profesoro pri
lingvistiko Probal Dashgupta
(Barato), partoprenis kiel ĉefpreleganto la italan kongreson en Torino. En ties
kadro, li estis intervjuita de la kultura sekcio de Itala Televido RAI.
Jen ĝojiga sanktanikolaa donaceto – ĈEA-estraro povas
informi vin, ke Biblioteko de
Esperanto-Muzeo en Svitavy partoprenis ĉi-oktobre en subvencia konkurso pri
subteno el la fonduso Biblioteka
Apogo Roma kaj Poul Thorsen kaj sukcesis ricevi
155 eŭrojn por kompletigo de la librokolekto per novaj
valoraj publikaĵoj, kiuj estos kompreneble disponeblaj ankaŭ por
ĈEA-membroj.
Jen dua parto de elekto de konataj kristnaskaj
kantoj (E-tekstoj kun elŝutebla midi-akompano. klarigojn pri la uzeblecoj vi
povas legi en la 1-a
parto de la artikolo. espereble vi tie povos trovi inspiron por riĉigo de
viaj esperantlingvaj kristnaskaj programoj.
Kiel kutimas, la 1-an de decembro oni skribas
leterojn al Kristnaska Viro. Skribu al li! Kaj li respondos al vi! Li kapablos
tion ankaŭ en Esperanto!
Okaze de komenciĝo de Advento ni publikigas la
unuan elekton de tekstoj kaj melodioj de konataj kristnaskaj diversdevenaj
kantoj el la ampleksa kantaro Himnaro Cigneta kompilata kaj redaktata
de ROS' Haruo. Baldaŭ sekvos pluaj, aparte ankaŭ kantoj ĉeĥaj. Vi povas
utiligi la materialon por pretigo de viaj kristnaskaj Esperanto-programoj (kiuj
pro internacieco de nia komuna lingvo laŭeble enhavu ankaŭ tradician kantojn
ne nur vialandajn). Ni esperas, ke la kantoj plezurigos ankaŭ tiujn, kiuj ne
estas praktikantaj kristanoj.
Unika projekto de esperantlingva
versio de la senpaga multlingva interrreta enciklopedio Vikipedio, al kiu kontribuas
miloj da volontuloj el la tuta mondo kaj ofertanta nuntempe pli ol 155 000
diversfakajn artikolojn, la 6-an de novembro festis sian dekjariĝon. La
oficiala solenaĵo okazis en Svitavy, kie inter la 26-a kaj
la 30-a de oktobro ĝiaj favorantoj kaj kontribuantoj kunvenis.
En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La
celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio. Kompreneble Germana
Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus
inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej
ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias! Bv. subteni
GEA per via voĉo!
Merkrede la 2-an de novembro Esperanto prezentiĝis
en Prago dum Semajno de Volontulado. Ĝi
okazis kadre de Eŭropa Jaro de Volontulado, kiun deklaris EU. La prezentadon
gvidis Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kunlaborante kun aliaj E-kluboj
en Ĉeĥio.
Post 3 jaroj, denove en aŭtuno, okazis en Šumperk de la 7-a
ĝis la 9-a de oktobro kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis ĉ.
80 homoj. Kio grava okazis tie kaj kiu nun estas en la estraro? Ne nur pri tio
ni volas en tiu ĉi artikolo paroli…
La 12-an de oktobro 2011 estis en Skokovy solene
prezentita nova memoriga tabulo dediĉita al doktoro Josef Hradil.
Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de
septembro 2008, en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la
urbo Svitavy
estis solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo.
… En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis
granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj
vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio.
La 11-an de septembro emerita operkantisto kaj honora membro de
ĈEA Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Li plu viglas
en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni ĝuu kune almenaŭ virtuale
ion el lia arto!
Margit Turková partoprenis konferencon pri la fremdlingvaj tradukoj de Jaroslav Hašek kaj prezentis tie tradukojn al Esperanto.
Hodiaŭ ni ŝatus prezenti al vi ion pri la projekto ESPA 2.0,
dank al kiu vi povas ekkoni ion pri Hispanio.
Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.
La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de la fama
ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák.
En la lasta numero de la unua jarkolekto de nia vikiprojekto ni
prezentas al vi resuman registron de ĉiuj aperigitaj artikoloj. Eble vi trovos
inter ili iun, kiun via atento antaŭe preterpasis …
Kun plezuro ni prezentas al vi pluajn ses sonregistraĵojn el la verkaro de Karel Čapek, kiun realigis por vi geesperantistoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Hungario kaj Hispanio.
Precipe por tiuj, kiuj ne povis mem partopreni la ĉi-jaran
Universalan Kongreson, ni peras plurajn mallongajn videofilmojn el ĝia
programo.
TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo,
Fasonado) estas usona fondaĵo kreita en 1984 por disvastigo – per
prelegoj senpage spekteblaj – de ideoj interesaj kaj utilaj por la tuta
mondo. Vastega estas la temaro : scienco, arto kaj fasonado, politiko,
edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo.
Kial ni informas pri ĝi ĉi-loke?
Sur teritorio de Ĉeĥio Universala Kongreso okazis
nur dufoje, en 1921 kaj en 1996. Dum tiuj ĉi tagoj ni rememorigas tiun unuan,
kiu okazis ekde la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto en Prago en la fama
palaco Žofín (legu Ĵofin) sur t.n. Slava insulo. Tamen la inaŭguro okazis en
secesia Municipa domo, sur kies loko staris ekde la 14-a jarcento rezidejo de la
ĉeĥa reĝo Venceslao la Kvara (filo de Karolo la Kvara), nomata Reĝa
Kortego.
Malgraŭ ferioj ni ne forgesis vin kaj denove alportas al vi
(espereble) legindan legaĵon el la vikipedia kaleidoskopo .......
Dum via somera libertempo en (aŭ proksime al)
Sudbohemia regiono nepre ne evitu kvietetosan urbeton Netolice, ofertantan al
esperantistaj gastoj interesajn turismajn informojn kaj servojn .....
Partopreni la esperantan aranĝon nun eblas ankaŭ per reto! De
la 28-a de junio ĝis la 2-a de julio okazis en hispana urbo San Lorenzo de El
Escorial Hispana Esperanto-Kongreso, kies programon oni povas spekti
per reto!
Sojle de la ferioj nia vikimagazino transpaŝis sian unuan dekon. Kien ni migros kun ĝi ĉi-foje?
Ni prezentas al vi plurajn registraĵojn kaj aliajn
materialojn estiĝintajn la 11-an de junio dum la solenaĵo omaĝe al
centjariĝo de Esperanto-klubo en Olomouc.
Ni aportas al vi kelkajn espereble por vi interesajn materialojn
el la ĵus okazinta Muzea nokto kaj inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio en
Esperanto-Muzeo en Svitavy kun la titolo „Spiritaj tradicioj de la
mondo kaj Esperanto“. Ni esperas, ke ĝi povos esti interesa kaj
inspira ankaŭ por multaj t.n. nekredantoj …
Jen nomo de mallonga prezento por enpensiĝo, kiu estis origine
pretigita por inaŭguro de la nova ekspozicio en Muzeo de Esperanto en
Svitavy.
Se vi vizitas nian retpaĝaron regule, supozeble vi jam
ekrimarkis ŝanĝon en aspekto de nia enkonduka paĝo.
Dum pli ol 8-jara ekzisto lernu! de tre malgranda kaj modesta
retejo kreskis ĝis granda portalo, tradukita en pli ol 30 lingvojn, kaj nun
ĝi jam longan tempon estas la plej granda reta Esperanto-kursejo en la tuta
mondo. Kaj nun tiu ĉi paĝaro havas pli ol 100 000 registritajn uzantojn.
Okaze de tiom grava evento lernu! aranĝas grandan konkurson kun valoraj
premioj. Partoprenu ankaŭ vi!
Belega vetero ja pli logas al promenoj tra la naturo, tamen ni
esperas, ke vi ne rifuzos ankaŭ nian migradon tra Vikipedio.
Al tiuj, kiuj ne partoprenis ĉi-jaran seminarion „Sabla
Printempo“, ni alportas post riporteto „Ankaŭ ĉeĥa polico devas ŝpari“
du pluajn dum la aranĝo prezentitajn mallongajn filmojn dublitajn al
Esperanto.
Ĉu vi neniam vizitis urbon Brno? Spektu novan videon pri Brno kaj vizitu la urbon!
En Kalendaro de aranĝoj estis publikigitaj detalaj informoj pri
programo de la ĉi-jara Muzea nokto en Svitavy, ligita kun inaŭguro de la nova
ekspozicio en Esperanto-Muzeo.
… estis registrita la 4-an de
majo, antaŭvesperon de la kvarmonata naskiĝtago de la Ipernity-paĝo de nia
Esperanto-Muzeo. Ni invitas ankaŭ vin rigardi novaĵojn!
Plua monato forfluis kiel riverakvo, do ni denove invitas al vin al bunta migrado tra Esperanta Vikipedio …
Pasko estas ne nur pinta spirita festo juda kaj
kristana, sed ankaŭ ankoraŭ pli antikva festo de printempo, de renaskiĝanta
naturo kaj de espero pri daŭrigo de la vivo. Tial al ĝi apartenas ankaŭ
multnombraj popolaj kutimoj. kiuj parte similas kaj parte diferencas en diversaj
landoj.
Ni volus konatigi eksterlandajn vizitantojn de nia retpaĝaro kun la plej konataj popolkutimoj en Ĉeĥio kaj scivolas, kiel estas en viaj hejmlandoj! Vi povas aldoni viajn informojn en la komentarioj!
La 14-a de aprilo kiel tago de forpaso de d-ro Zamenhof el tiu ĉi
mondo nature ne estas tiom ofte rememorigata, kiel lia naskiĝtago la 15-an de
decembro, kiu estas tago de festoj. Tamen ankaŭ ĝi povas esti bona okazo por
ekhalti kaj rememori mesaĝon de tiu ĉi admirinda homo, kiu plantis arbon, kies
fruktojn ni ĉiuj frandas.
Por Muzea nokto, okazonta la 4-an de junio 2011,
Esperanto-Muzeo en Svitavy pretigas inaŭguron de nova tema ekspozicio, kies
temo estos „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“.
Kun plezuro ni prezentas al vi la unuan el la konkretaj rezultoj
de la ĉi-jara aranĝo Sabla Printempo – de
la grupo por prilaboro de mallongaj filmoj.
La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa
grandulo Jan Amos Komenský (1592–1670) – Komenio, nomata ne nur
Instruisto de la nacioj, sed ankaŭ Prapatro de la ideo de la
internacia lingvo.
Kun la unuaj printempaj tagoj ni denove venas al vi kun
interesaj legaĵoj.
Esperanta redakcio de la radiostacio „China Radio
International“ la 25-an de marto aperigis en sia retejo telefonan intervjuon
kun elstara ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu
estas i.a. fondinto de la ĉeĥa Vikipedio.
TEJO ĝojas anonci ke la nova
redaktoro pri movadaj novaĵoj estas Daniel Mrázek el
Ĉeĥio. Daniel Mrázek estis unu el kunorganizantoj de IJK en Liberec, kaj la
nuna prezidanto de Ĉeha
Esperanto-Junularo.
Ni estas profunde ŝokitaj kaj afliktitaj pro la
tragediaj okazaĵoj en Japanio. Nia granda mondo ĉiam pli kaj pli fariĝas nura
granda vilaĝo kaj neniu okazaĵo ie ajn estas en sufiĉe sekura distanco de ni,
por povi diri ke ĉi-tio nin ne koncernas…
Lige kun la solenaĵo omaĝe al 90jariĝo de la honora membro de
ĈEA pastro Josef Xaver Kobza, kiu
okazis 26.2. en České
Budějovice, estis kadre de la kultura programo realigitaj novaj
registraĵoj de la spirita klasika muziko, kiujn ni nun ofertas al niaj
legantoj.
Por agrabligi al vi la nunajn longajn frostajn vesperojn, ni
venas denove kun kaleidoskopo de interesaĵoj bazitaj sur la Esperanta
Vikipedio. Espereble ankaŭ ĉi-foje vi trovos inter ili temon, kiu kaptos
vian atenton .......
La 21-an de februaro estis dissendita nova programero pri
Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ĉina Radio Internacia.
Josef Cink (nask. 29.6.1933), grava ĉeĥa esperantisto,
pedagogo, tradukisto kaj eldoninto de kantoj, aŭtoro de koresponda E-kurso kaj
ekzerclibro por progresintoj (laŭ kiuj lernis centoj kaj miloj da ĉeĥaj
esperantistoj) …
La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola
Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de
januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke
la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu
aliajn taskojn.
Kiam la Esperanta Vikipedio
jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La
ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav
Malovec.
Samideanino Jindřiška Drahotova el Ĉeĥio gajnis unuan premion de Litera Turo 2011 en la branĉo originala prozo.
Malfrue, sed tamen, la unuan fojon en la nova jaro … Denove vi espereble trovos en ĝi iun temon por vi atentokaptan!
Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto – en la 15-a de januaro – la Esperanto-vikipedio atingis 140.000 artikolojn, nome vespere de la 18-a de januaro.
Omaĝe al naskiĝdatreveno de la fama ĉeĥa
verkisto Karel Čapek (9.1.) ni
alportas al vi novaĵojn el nia asocia projekto.
Karaj gelegantoj, en la almetitaj dosieroj ni sendas al vi du
inspirajn kaj espereble plezurigajn novjarajn bondezirojn.
Nome de Ĉeĥa E-Asocio ni deziras al vizitantoj de nia retejo
Kristnaskon plenan de ĝojo, agrablaj surprizoj, harmonio kaj partumado kun
tiuj, kiujn vi amas. Kaj ni alportas al vi ankaŭ du donacetojn.
Tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo okazis la 11-an
de decembro en la urbo Písek (Suda Bohemio). Kaj
por tiuj partoprenis, kaj por tiuj kiuj ne ĉeestis, ni enretigis
kolekton de videofilmetoj, sondosieroj, fotaĵoj kaj akompanaj
tekstoj el la bunta kultura programo.
Omaĝe al la 151-a datreveno de naskiĝo de d-ro L.L.Zamenhof
nia retejo alportas al vi unikan kolekton de retligiloj por konatiĝi multflanke
kun la vivo kaj verkaro de la kreinto de Esperanto – inkluzive aŭtentikan
film- kaj sonregistraĵon de li! Ni ĝojos, se vi plu diskonigos la liston.
Nova numero de Starto estas en presejo, ĝia elektronika
versio en formato PDF troviĝas …
La 1-an de decembro 2010 forpasis en Lanškroun ĉeĥa
esperantisto Ing. Zdeněk Polák (1934).
La kristnaska numero estas parte vestita en solenan kristnaskan
mantelon – sed ni ne restos sendube nur ĉe tiu temo …
Retpaĝaro de esperantistoj el Mladá
Boleslav denove funkcias!
En la Eŭropa bulteno 2010/10, organo de Eŭropa
Esperanto-Unio, aperis artikolo de Petro Chrdle, kiu koncize resumas
nuntempan staton de Esperanto-movado en Ĉeĥio.
La nova adreslibro de Pasporta Servo
2011 aperos laŭplane en aprilo 2011. Tial ĝisnunaj gastigantoj estas petataj
ĝis la 15-a de decembro aktualigi informojn pri si!
La plej supera E-aranĝo de la jaro, la 96-a
Universala Kongreso, okazos 23.-30.7.2011 en la dana metropolo
Kopenhago. Ne maltrafu precizigajn informojn kaj limdaton por
aliĝi kaj pagi en la plej avantaĝa kategorio!
La profesia konsumprodukta foiro SIAL okazis apud Parizo inter 17a kaj la 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvin mil standoj, unu el la grandaj estis tiu de la firmao Triballat. Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce en Rennes.
Antaŭ kelkaj monatoj Verda Filmejo informis, ke grupo de studentoj de
Kolumbia universitato kreis mallongan 15-minutan ludfilmon pri planlingvoj
„Conlang: the movie“. Temas fakte pri lingvokonstruistoj
kaj amo. Esperanto rolas tie ne la lastan rolon.
Ankaŭ en la novembra numero ni alportas al vi interesajn artikolojn el plej diversaj fakoj kaj kredas, ke same ĉi-foje vi trovos inter ili temon, kiu kaptos vian atenton.
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA,
invitas partoprenantojn jam por la 62-a fojo! La rezultojn oni
anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al
ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA.
Ĉu ne tentas vin mem elprovi vian literaturan talenton?
Per la Esperanta versio de la programo Javascript Crossword,
adaptita de „Klivo“, oni povas krei proprajn krucenigmojn.
Ŝatata ateliero por kreemaj infanoj kaj
plenkreskuloj okazos ĉi-jare en Muzeo de Esperanto en Svitavy
dimanĉe la 5-an de decembro.
Bonvolu korekti tiun ĉi daton en viaj kalendaroj! (Origine en la rubriko Aranĝoj estis indikita dato 4.12.).
Se la homaro ne ŝanĝos sian aliron al tio, kio ĉirkaŭas ĝin,
kaj ne estos pli humila, ĝi ĵetos sin en katastrofon, estas konvinkita la
ĉeĥa eksprezidento Václav Havel. La
homaro laŭ li povas rekonsciiĝi nur tiam „se ĝi alfrontos sian miopecon,
malsaĝan konvinkiĝon pri sia ĉioscio kaj pompa fiero“. Tion li proklamis
dum la solena inaŭguro de la 14-a internacia konferenco Forum 2000 en Prago,
en salonego sur la insulo Žofín, kie koincide okazis i.a. la 13-a Universala
Esperanto-Kongreso en 1921.
Jam 8 jarojn regule okazadas en unu el la gimnazioj en Prago
(urboparto Modřany) interesa „lingva festivalo“ okaze de la Eŭropa tago de
lingvoj la 26-an de septembro. La aranĝo aspektas tiel, ke la antaŭtagmezo
estas disdividita je du partoj po du studhoroj kaj paralele estas prezentataj
diversaj lingvoj, ne nur tiuj oficialaj de EU.
La granda fajro, okazinta en la ĉirkaŭaĵo de Bona Espero en
Brazilo, kelkloke atingis ĝis nur dekmetra distanco de la konstruaĵoj, sed
estis sukcese haltigita. 77-jara brazila esperantisto, kiu helpis kontraŭbatali
la incendion, estis ĉirkaŭita de la flamoj kaj vundita, sed ne grave. Jam
pasis pli ol du semajnoj de la okazaĵo, alvenis multaj mesaĝoj de solidareco,
kaj ankaŭ la unua pluvo.
Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero,
esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la
regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn
konstruaĵojn de Bona Espero.
En letero sendita al subtenantoj de la projekto, la esperantistaj estroj de la orfejo, Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, rakontas pri la okazaĵo:
La nova vikirevuo en sia oktobra numero alportas pluajn
interesaĵojn . Ni invitas vin eniri!
ĈEA venas kun projekto de netradicia monata reta revuo, bazita plejparte sur artikoloj el esperanta Vikipedio. Ĝi aperados en Aktualaĵoj de tiu ĉi retpaĝaro ĉiam komence de la monato, en ambaŭ lingvoversioj: en la ĉeĥa ĉeĥe/esperante (celante ankaŭ publikon), en la esperantlingva (en kiu vi nun troviĝas) nur esperante.
Evoluo de Interreto logike alportas kun si ankaŭ ŝanĝojn en
formo de gazetoj. Tial krom ebleco aboni perpoŝte eksterlandajn
E-gazetojn (aktualan liston kaj prezkondiĉojn por membroj de ĈEA vi
trovos ĉeĥlingve ĉi-tie)
vi povas utiligi i.a. ankaŭ elektronikajn arkivojn, kie estas
konservataj (kutime kun ioma malfruiĝo) eldonitaj numeroj kaj de kie vi povas
elŝuti ilin en vian komputilon.
La 15an de septembro okazis en la svisa urbo Brig premiero de la nova opero
THREE. Kaj kial ni informas pri ĝi ĝuste ĉi-tie?
Konata verkisto, diakono kaj psikiatro d-ro
Max Kašparů, kiu estas i.a. relative novbakita, sed sendube tre entuziasma
kaj aktiva esperantisto, ĝuste nun fondas novan Esperanto-klubon en Pelhřimov.
Tutjara ekspozicio de Esperanto-humuro el la verkaro de la
konata ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak estis inaŭgurita la
12-an de junio en Muzeo de
Esperanto en Svitavy.
Tri demandoj por helpi al la franca kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto: