Individua membreco en Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Plenrajta membreco kaj sekva uzado de servoj de ĈEA estas konektita kun ĉiujara pagado de membrokotizoj. Ĉiu plenrajta membro de ĈEA ricevas regule asocian gazeton „Starto“, rajtas elekti kaj esti elektita (super 18 jaroj) en unuopajn organojn de ĈEA, ricevas rabaton por aranĝoj organizataj de ĈEA kaj por publikaĵoj eldonataj de la eldonejo KAVA-PECH.

Membroj de la asocio estas kutime membroj de lokaj kluboj kaj samtempe individuaj membroj de ĈEA.

Kategorioj de membreco kaj membrokotizoj (prezoj en CZK jare)

A perlaborantaj personoj kun presita Starto 350,–, kun elektronika Starto minim. 240,–

B studentoj, pensiuloj, gepatroj zorgantaj pri junaj infanoj – kun presita Starto 250,–, kun elektronika Starto minim. 140,–

C familianoj de membro en kat. A, B aŭ F , favorantoj – sen Starto; blinduloj (kun elektronika Starto en speciala adapto en la formato HTML) minim. 100,–

P favorantoj (sen devontigo lerni Esperanton kaj sen Starto) minim. 150,–

F dumvivaj membroj – libervola kotizo

Enirkotizo (dum eniro al ĈEA) 20,–

Abono de Starto – 4 numerolj (32 p.) jare (sen membreco en ĈEA) 200,–

  • por eksterlando 11 Eŭroj, ekstr Eŭropo 13 Eŭroj

Ĉar en unu familio kutime sufiĉas unu ekzemplero de la gazeto Starto, pagas unu familiano membrecon en kategorio A, B aŭ F, aliaj familianoj kategorion C.

Informoj pri pagado de membrokotizoj troveblas ĉi tie (nur ĉeĥlingve)

Kadre de ĈEA-kongresoj estas atribuata apreza titolo „Honora membro de ĈEA“ al personoj kun longjaraj meritoj pri evoluigo de la E-movado. Honora membro ĝuas ĉiujn rajtojn de la individua membro, sed ne havas devon pagi membrokotizojn.

Listo de honoraj membroj de ĈEA

Individua membreco en UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA, sidloko Rotterdam) distingas membrecon kolektivan (pere de landaj organizoj, do en Ĉeĥio pere de ĈEA) kaj individuan. Iu ajn povas iĝi individua membro de UEA, sen ke tiu ĉi membreco estu ligita al membreco en landa organizo (do ĈEA).

Laŭ kategorio de membrokotizoj ricevas ĉiu individua membro internacian gvidlibron pri la esperanta movado (aktualigita ĉiujare) „Jarlibron“, regule eldonatajn gazetojn („Esperanto“„Kontakto“) kaj rajtas uzi rabaton por Universalaj Kongresoj.

Bazaj kategorioj

MA 1.200 CZK – ricevas Jarlibron kaj Revuon Esperanto

MJ 490 CZK – plenrajta membro – ricevas Jarlibron, ĝis aĝo 30 jaroj ankaŭ gazeton Kontakto

MG 190 CZK

Eblas ankaŭ aboni gazetojn „Esperanto“ (770 CZK) kaj „Kontakto“ (460 CZK) sen membreco en UEA.

ĈEA ebligas al siaj membroj pagi UEA-membrokotizon en ĉeĥaj kronoj. La konto de UEA ĉe FIO-banko estas 2800186228/2010, la variebla simbolo (10-cifera) konsistu de la numero de via legitimilo kompletigita de maldekstre je nuloj al 5 ciferoj, sekvanta per 06941. (La numeron de via legitimilo estas indikita ĉe la ekspedo sur la kovrilo de Starto.

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon eblas ricevi ĉe la ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio: Dr. Petr Chrdle, Anglická 878, CZ-252 29 Dobřichovice, tel. (+420) 257 712 201 , chrdle@kava-pech.cz

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024