Esperanto-Muzeo en Svitavy estas samtempe oficiala sidejo de ĈEA, fonto

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ČEA) estas organizo kun statuto de t.n.civitana grupiĝo kun kompetenteco sur la teritorio de Ĉeĥa respubliko. ĈEA reprezentas Esperanto-movadon en Ĉeĥio rilate al aliaj enlandaj kaj eksterlandaj organizoj kaj grupiĝoj.

La asocio estis (re)fondita 29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno. Ĝi estis posteulo de pluraj Esperanto-organizoj ekzistantaj ekde 1901 ĝis likvido en 1952 fare de la tiama komunisma reĝimo.

ĈEA estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio kaj reprezentas ĉeĥajn esperantistojn ene de la internacia Esperanto-movado.

Ekde oktobro 2011 la nova oficiala sidejo de ĈEA estas la urbo Svitavy kaj la adreso estas identa kun tiu de Esperanto- Muzeo.


Ĉeha Esperanto-Asocio,

náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy

cea@esperanto.cz


LA ĈEFAJ CELOJ DE ĈEA

  • kontribui al subteno de lingvaj rajtoj kaj justa solvo de problemoj en internacia lingva komunikado, al konservo de kultura bunteco kaj subteno de amikeco, toleremo kaj interkompreniĝo inter homoj konforme al la ĉapitroj 2 kaj 7 de la Universala deklaracio de homaj rajtoj
  • disvastigi internacian lingvon Esperanton kiel rimedon por egalrajta internacia komunikado inter la ĉeĥa publiko
  • alirebligi riĉecon Esperanto kaj ĝia kulturo al ĉeĥaj uzantoj
  • pere de Esperanto disvastigi ĉeĥan kulturon en eksterlando
  • kontribui al evoluigo de Esperanto ene de la internacia movado

STRUKTURO DE ĈEA

La plej alta instanco estas kongreso, okazanta ĉiun trian jaron. En la interkongresa periodo la plej alta organo estas sepmembra estraro (nuntempan konsiston kaj kontaktojn vidu ĉi-tie. La ekonomian kaj organizan aktivecon de ĈEA kontrolas trimembra kontrola konsilio.

La asocio estigas komisionojn, sekciojn, fakajn grupojn kaj lokajn klubojn. Nuntempajn kontaktojn vidu ĉi-tie. Mapo de kluboj troviĝas ĉi-tie.

Informojn pri membreco kaj financoj vidu ĉi-tie.

ĈEFAJ AGADSFEROJ DE ĈEA

  • informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥaj amaskomunikiloj
  • zorgas pri lingva klerigado de siaj membroj pere de verkado kaj eldonado de instrumaterialoj kaj okazigado de kursoj, seminarioj kaj prelegoj

asocia gazeto Starto

  • organizas ĉiujare konferencojn (resp. kongresojn) kaj enlandajn aliajn renkontiĝojn
  • eldonas 4× jare asocian gazeton „STARTO“ kaj neregulan interretan informilon „“ĈEA-Retkomunikoj
  • zorgas pri Esperanto-Muzeo en Svitavy kaj asocia biblioteko
  • prilaboras materialojn pri historio de E-movado en Ĉeĥio
  • partoprenas en realigado de konkretaj projektoj (komputilaj kapabloj, Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, kreado de E-vortaroj kaj terminaroj, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj, migra ekspozicio kts.)
  • peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta servo – loĝigo ĉe esperantistoj, abono de eksterlandaj E-gazetoj, transpagoj al UEA ktp)
  • kunlaboras kun aliaj E-organizoj en Ĉeĥio kaj eksterlande

Soubory
ppt prezentigxo de CxEA.ppt (3.27 MB)
doc Kocvara_Skiza_historio-de-CxEA.doc (62 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024