Esperanto-Muzeo estas organiza unuo kaj kultura entrepreno de Ĉeĥa Esperanto-Asocion. Ĝi ne havas propran juran memstarecon.

Ĝi estiĝis dank al dank' al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de geamikoj de Esperanto.

La muzeo estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008. Ĝi situas en teretaĝo de la romantisma Domo de Ottendorfer, situanta rande de la ĉefplaco, kaj ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, ĈEA, la urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono). La domo estas posedaĵo de la urbo, prizorgata de la Urba muzeo kaj galerio kaj Esperanto-muzeo estas tie en senpaga luo. Plejparto de la interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.


La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas arigi, katalogigi, prilabori, konservi kaj alirebligi al la vasta publiko kaj la tutmonda esperantistaro informojn kaj kolektmaterialojn pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn. La muzeo prilaboras kaj alirebligas Esperanto-bibliotekon kaj arkivon kaj vendas Esperanto-librojn.

Nuntempa tema ekspozicio, inaŭgurita la 9-an kaj la 10-an de junio 2017, nomiĝas „La Homo kontraŭ Babelo“ – vidu fotogalerion). Krom informpaneloj kaj librovitrinoj por vizitantoj disponeblas dosierujoj kaj multmediaj dokumentoj sur la interaga tuŝekrano. Ekde oktobro 2011 la muzeo estas ankaŭ oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tamen en la ejo troviĝas neniu ĈEA-oficejo.

La urbo Svitavy situas fakte en centro de Ĉeĥio, en milda kaj turisme alloga regiono de Bohemia-moravia limlando, kiu estas de ĉiuj direktoj facile trafike atingebla. Ĝi estas i.a. naskiĝloko de Oskar Schindler, fama savinto de judoj dum la dua mondmilito, kun kies vivo vi povas konatiĝi en la urba muzeo. La urbo havas sendube multon interesan por proponi dum via restado. Pli detale vi povas informiĝi en la oficiala retpaĝaro, kiu funkcias ankaŭ esperantlingve. Vizitindas nepre ankaŭ pitoreska renesanca urbo Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.

Ni do elkore invitas vin veni por konvinkiĝi kaj malkovri ne nur la muzeon mem, sed ankaŭ la urbon kaj ĝian ĉarman ĉirkaŭaĵon kaj amikiĝi kun la lokaj esperantistoj!

Vian viziton sincere ĝojatendas Muzea kaj ekspozicia de ĈEA

ADRESO: Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 SVITAVY

Situo surmape

RETADRESO: muzeo@esperanto.cz

Oficiala retejo: Muzeum.esperan­to.cz

Virtualaj multmediaj muzeaj kolektoj ĉe IPERNITY

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024