Enkonduko kaj historio

Ekde la jaro 1966 inĝ. Jan Werner kaj arkitekto Josef Drlík klopodis krei organizon por ĉeĥaj kaj ŝlovakaj teknikistoj-esperantistoj. En 1969 estis fonditaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Slovakia Esperanto-Asocio kaj baldaŭ poste ankaŭ komuna scienc-teĥnika sekcio. La sekcio celis fakan lingvon en Esperanto, verkadon kaj tradukadon de faka literaturo kaj ellaboron de politeĥnika vortaro inter Esperanto kaj la ĉeĥa (slovaka) lingvo. Por tiuj celoj necesis konatiĝi kun la jam ekzistanta faka literaturo esperantlingva.

Aŭtune 1970 la sekcio fondis Bibliografion de Teknikaj Verkoj en Esperanto, kiu kolektis informojn pri libroj kaj ankaŭ la librojn mem. Tiamaniere estiĝis bazo de la faka biblioteko, kiu iom-post-iome kreskis kaj riĉiĝis ne nur je fakaj verkoj, sed ankaŭ je beletro.

La bibliotekon fondis Jan Werner, kiuj ĝin ankaŭ administris en la 1970-aj jaroj. Li strebis riĉigi ĝian enhavon per interŝanĝo kun la eksterlando kaj per aĉeto helpe de propraj monrimedoj. En 1984 la biblioteko enhavis 687 publikaĵojn, kies faka sekcio estis katalogizita. Kiam la bibliotekon prizorgis Marie Martovská, ŝi enmetis sian personan bibliotekon inkluzive de beletro, por sekurigi ĝin por la futuro. Plurajn librojn donacias Jiří Laube kaj nun ne plu konata donacinto signita per OK. Tiamaniere la biblioteko ĉesis estis specialigita.

Kiam la urba muzeo en Kopřivnice nuligis sian esperanto-fakon instalitan tie fare de Rudolf Zanáška kaj en la domo de Helena Nováková la materialo ne plu povis resti, en 1983 J. Werner transportis aŭte al Brno ĉirkaŭ 210 librojn kaj gazetojn. Post listigo de fakverkoj li transdonis ilin al la biblioteko de la scienc-teknika sekcio en Frýdek-Místek, la beletron kaj gazetojn li protokole donacis la 18-an de novembro 1995 al la Urba Muzeo en Česká Třebová por ĝia Esperanto-fako.

Kiam M. Bartovská pro aĝo-motivoj rezignis pri la funkcio de bibliotekisto, J. Werner transportis la librojn reen al Brno kaj post certa tempo ekspedis ilin al Kladno, al inĝ. Jan Pospíšil. Post likvido de scienc-teknika sekcio la biblioteko estis transportita sinsekve al Bechyně, Dobřichovice, Poděbrady kaj Vracov, kie ĝi nun estas lokite ĉe la geedzoj Vyšinka.

En la nuna tempo la scienc-teknika sekcio estis anstataŭigita per sekcio de informadiko kaj la faka biblioteko iĝis parto de la asocia Libroservo (libroj prunteblaj kaj libroj aĉeteblaj).

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024