Pri la sekcio de nevidantoj kadre de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA)

Nevidantoj en nia respubliko aktive partoprenadis E-movadon jam ekde ekesto de ĈEA. Tamen specifaj labormetodoj kaj uzado de brajla skribo por instruado de novaj adeptoj kaŭzis, ke oni strebis organizi apartajn kursojn por viddifektitoj kaj renkontiĝojn, dum kiuj blinduloj povis dediĉi sian atenton ne nur al la Internacia lingvo, sed ankaŭ al siaj specifaj interesoj. Logika konsekvenco estis, ke nevidantoj kadre de ĈEA fondis sian propran sekcion.

La sekcio transprenis tradicion, kiun fondis nia pioniro Karel Emauel Macan. En la jaro 1921 li kune kun siaj amikoj organizis la unuan Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Prago kaj komencis eldonadi E-gazeton en brajlo – Aŭroron. Ĝi estis aldonaĵo de ĉeĥlingva porblindula gazeto Zora. Ambaŭ gazetoj estas eldonataj ĝis nun. En la jaro 1922 ili fondis Asocion de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj. La asocio ekzistis ĝis la jaro 1939.

En postmilitaj jardekoj aktivis jam alia generacio de nevidantaj E-istoj. Iliaj aktivecoj koncentriĝis al plua eldonado de Aŭroro kaj literaturo. Ili ligis kontaktojn ne nur kun enlandaj esperantistoj, sed ankaŭ kun gesamideanoj el eksterlando. Eminentan rolon en tiu ĉi etapo ludis s-ro Vuk Echtner, kiu redaktis Aŭroron dum nekredeblaj 52 jaroj.

En la jaro 1975 s-ro Jiří Vychodil iniciatis fondon de la sekcio de nevidantoj ĉe ĈEA kaj li fariĝis ĝia unua prezidanto. Li estis ĉefa organizanto de Esperanto-movado inter blinduloj en nia lando dum tridek jaroj. Li iniciatis eldonon de lernolibro kaj de Esperanto-ĉeĥa vortaro en brajla skribo. Li estis prezidanto de la sekcio ĝis la jaro 1999, kiam pro sanproblemoj li devis rezigni. Tamen li plue redaktis brajlan Esperanto-revuon Aŭroro kaj teknike preparadis eldonadon de la gazeto Esperanta Ligilo, organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). En la jaro 1999 dum konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio s-ro Vychodil estis pro siaj meritoj honorigita per la titolo honora ano de ĈEA. Li ankaŭ fariĝis honora ano de UEA.

En la jaro 1999 la funkcion de prezidanto de la sekcio transprenis s-ro Jan Příborský. Ekde la jaro 2007 la revuon Aŭroro redaktas s-ro Jiří Jelínek. En la jaro 2011 s-ro Jelínek kun sia edzino Milena transprenis la taskon kunlabori kun porblindula presejo ĉe eldonado kaj administrado de la gazeto Esperanta Ligilo.

En lasta periodo por la sekcio estis gravaj jaroj 1996 kaj 2011, kiam ĝi kunlabore kun Unuiĝinta Organizo de Nevidantoj en Ĉeĥa Respubliko kaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio organizis la 62-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj en Prago kaj la 77-an IKBE en Olomouc.

Nuntempe la sekcio daŭre strebas varbi novajn interesiĝantojn inter nevidantoj kaj helpas al ili ĉe lernado de la Internacia lingvo. Al ĉi tiu celo servas ĉiujaraj someraj kursoj, kiujn plurfoje partoprenis ankaŭ geamikoj el Aŭstrio kaj Pollando, unufoje eĉ el Usono. Krom tio la membroj de la sekcio ĉiujare organizas du renkontiĝojn – printempan kaj antaŭ-Kristnaskan alterne en Prago kaj Olomouc.

Gravan signifon por la sekcio havas kunlaboro kun aliaj organizoj, precipe Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024