Ni invitas vin al regule okazantaj eventoj, en kiuj
el komforto de via hejmo vi povos sekvi interesajn prelegojn aŭ temajn
diskutojn en internacia medio. Ni resumas por vi utilajn informojn, atentigas
pri datoj de proksimaj programoj kaj pri la jam registritaj prelegoj. Dankon por
plua diskonigo!
Ĉar nia retejo estas Esperanto.cz, unuavice ni prezentas kaj rekomendas programon el Ĉeĥio, nome el la gastiganta urbo de la UK 2025:
ĈIUN NEPARAN MERKREDON INTER 18:00–19:00 de la Mezeŭropa tempo (UTC-+1) ekde septembro 2020 regule okazas kvalitaj retaj prelegoj pere de Skajpo, registrataj kaj sekve publikigataj en interreto. La temoj estas Esperanto-movado, biografio de elstaruloj, natursciencoj, geografio, kulturo k.a.
La ligilon petu ĉe milan (@) milankolka.cz, vi ricevos ĝin anticipe la koncernan posttagmezon. Ĉe li vi ankaŭ povas aboni invitilojn por sekvaj programoj.
Kelkaj programoj okazas kunlabore kun Esperanto-Klubo en Gliwice (Pollando) pere de Zoom.
12–02 Bernhard Tuider – Diĝitaj dokumentoj de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
26–02 Promeno tra Brno kun Milan Kolka (tradukekzerco)
Ĉiujn parajn merkredojn okazadas realaj kunvenoj en la klubejo.
Kluba videokanalo en Jutubo – enestas pli ol senpagaj 125 prelegoj
Kluba retejo kun planata programo por 2025
Kluba paĝo Esperanto Brno ĉe Facebook informas i.a. pri la nove alŝutitaj prelegoj
ĈIUVENDREDE, alterne aŭ komune
Londono 19:00–20:30 UTC t.e. 20:00–21.30 de MET
(= Mezeŭropa Tempo, valida ankaŭ por Ĉeĥio)
07–02 Pierre Grollemund Nia Damo de Parizo (Notre Dame de Paris)
21–02 Anna Lowenstein – Emma Hamilton: misreprezentita virino – pri fama belulino, edzino de diplomato William Hamilton, amantino de admiralo Nelson kaj muzo de pentristoj
28–02 István Ertl La edzino de la tempovojagxanto – elstara tradukisto rakontos pri unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo
Petu la ligilon por Zoom ĉe: https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
Programo en la retejo de la londona klubo
Programo en la retejo de la antverpena klubo
Videokanalo kun pli ol 100 registritaj pasintaj prelegoj
Buntaj vesperoj – diverstemaj diskutoj kaj spertinterŝanĝoj – okazas ĈIUMARDE INTER 19:00–22:00 de la Mezeŭropa tempo (UTC+1).
25–02 UNESKO, historio, rezolucioj
04–03 Ĝardenumado, terkultivado por propraj celoj
11–03 Kuirado: ĉu devo aŭ ĝojo?
18–03 Kion signifas sana nutrado?
25–03 Sana vivo
01–04 Lingvolernado: novaj celoj, metodoj
Ligilo por Zoom:https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
La diskutoj NE estas registrataj.
Kunvenoj okazas PRESKAŬ ĈIUĴAŬDE INTER 19:30 – 21:00 de la Mezeŭropa Tempo (UTC+1) – parte rete per Zoom, parte reale.
El la retaj ni atentigas pri:
06–02 Vasilij Eroŝenko – la blinda mondmigrulo
27–02 La Universala Kongreso 1974 en Hamburgo kaj ĝiaj sekvoj
Klaku al Ligilo por Zoom
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.
Kontakto: info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Atentu! – la retaj prelegoj NE estas publikigitaj en la videokanalo! Enestas plejparte (ankaŭ sekvindaj) Klerigaj semajnfinoj dediĉataj al unuopúaj aspektoj de la Esperanta gramatiko)
!! Por trafi la ĝustan komencon, bv. ĉiam kontroli vian tempozonon!!
Aktualajn informojn vi povas plu mem sekvi en la retejo EVENTASERVO.ORG/RETA aŭ en la klubaj retejoj.
En la komentarioj vi povas partumi viajn spertojn kaj rekomendojn por la aliaj!