95 jaroj ekde forpaso de d-ro Zamenhof

La 14-an de aprilo ni havis la okazon rememori datrevenon de forpaso de iniciatinto de Esperanto d-ro Zamenhof. ĈEA dediĉis al li tiutage apartan programon en Esperanto-Muzeo en Svitavy. Krome ni alportas al vi plurajn interesajn ligilojn kaj dosierojn por elŝuto.

La programo okazis ĝuste dum tago de la datreveno kadre de la tradicia Regiona renkontiĝo.

Komence en deklamo de Miroslav Malovec eksonis la fina ĉapitro el la libro „Homo kiu defiis Babelon“ (en ĉeĥlingva traduko de Jindřiška Drahotová), resumanta belvorte la personeson de Zamenhof, kaj en prezento de Pavla Dvořáková muzikigita poemo „Ho mia kor'“ kaj „Zamenhofa balado“ de Kolomano Kalocsay (la sonregistraĵon vi povas aŭdi ĈI-TIE). Estis ankaŭ projekciita parto de la dokumenta filmo „Zamenhof – Mondcivitano“ de Djalma Pessata el Brazilo.

Eldonisto Petro Chrdle publike prezentis sian plej freŝan eldonaĵon – la libron „R.U.R.“ de Karel Čapek, okaze de la ĉeftemo „Sciencfikcio kaj robotoj“ de la OSIEK-konferenco, kiu 14.-20.7. okazos en Svitavy.

Samtempe estis inaŭgurita la unua (pli malgranda) parto de nia nova tutjara ekspozicio, kies ĉeftemo estas „125 jaroj de Esperanto“. Du novaj paneloj estas dediĉitaj al Zamenhof/Esperanto-Objektoj kaj unu al junaĝo de d-ro Zamenhof kaj estiĝo de Esperanto. Estas ĝojige ke pri la ZEOj en Ĉeĥio volonte kunlaboris ankaŭ niaj ĈEA-membroj kaj lokaj kluboj (Poděbrady, Pardubice, Prostějov, Ostrava) – refoje dankon al ili! Preparita estas ankaŭ aparta vitrino pri verkoj de L.L.Zamenhof kaj vitrino pri Esperanto-kolektaĵoj (precipe filatelaĵoj kaj bildkartoj pruntedonitaj de s-ano Václav Kaprál). La partoprenantoj povis partopreni – trarigardante la novajn panelojn – ankaŭ partopreni kvizon kaj venki interesajn premiojn (broŝuron „Malkovru Esperanton“ kaj KDojn). Ne mankis bongustaĵoj preparitaj de la membrinoj de la gastiganta E-klubo. Kaj por demonstri, ke „la spirito de Zamenhof daŭre restas kun ni“ -la programo finiĝis per „mesaĝoj de Zamenhof“ – 12 proverboj de lia Proverbaro, kiun sinsekve prezentis 12 partoprenantoj, kune kun medita sono de la „kantanta pelvo“ (la elekton vi povas elŝuti sube).

Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al realigo de la programo kaj al la partoprenintoj! La granda inaŭguro de la nova ekspozicio okazos kune kun interesa aldona programo kadre de la Muzea nokto la 2-an de junio.

Krome ni reatentigas vin pri Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof, kie vi trovos ligilojn al multmediaj dosieroj pri lia vivo kaj verkaro.

Kelkajn interesajn librojn, fotojn kaj artikolojn pri li ni alŝutas por vi ankaŭ ĉi-sube.

padv


Soubory
jpg Lasta+foto+de+L.L.Zamenhof.jpg (49.54 kB)
jpg Tombo de d-ro Zamenhof en Varsovio.jpg (94.51 kB)
htm Privat - Vivo de Zamenhof.htm (246.58 kB)
jpg Spirito de Zamenhof restas kun ni.jpg (18.49 kB)
doc La Lastaj tagoj de d-ro L.L.Zamenhof.doc (422 kB)
pdf Zamenhof L.L. Paroladoj.pdf (296.01 kB)
doc Cezar - La vera sennaciulo L.L.Zamenhof.doc (26 kB)
jpg La astrologia mapo de Zamenhof.jpg (41.5 kB)
pdf A.Borges AllegoSoares ZAMENHOF Lumaj trajtoj de nobla karaktero.pdf (100.57 kB)
doc Mesaĝoj de Zamenhof.doc (29.5 kB)

  • publikita 21. 4. 2012
  • 1257 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024