Aŭdvidaj novaĵoj en nia muzea retejo en Ipernity

Kun plezuro ni konatigas vin kun novaj muzikaj kaj parolaj registraĵoj kaj mallongaj videofilmoj, kiujn ni disponigis por vi en interreto. Ni esperas, ke vi trovos inter ili ion laŭ via intereso kaj plaĉo.

MUZIKO

  • Strika tango – La Druido regeo en prezento de la argentina muzikgrupo de Alejandro Cossavella
  • Memoro de la ŝtono – kanto de la japana komponisto Nobuo Uematsu, kiu estas parto de la fama anglalingva videoludo „Final Fantasy“

PAROLA VORTO

  • Superstiĉoj radioelsendo pri forto kaj varieco de superstiĉoj en diversaj landoj kaj kulturoj
  • Legendo pri vinberoj antikva greka rakonto pri tio kiel estiĝis vino
  • Elpafu la sagon maoria poemo – enkonduka verko de la unika Antologie de buŝa poezio de naturnacioj, kolektita kaj esperantigita de Tibor Sekelj

MALLONGAJ FILMOJ

  • Prelego pri Tibor Sekelj Bonega prelego (ligita kun projekciado) de la kroata verkistino Spomenka Štimec pri la vojaĝisto Tibor Sekelj, kies 100jaran naskiĝjubileon ni rememorigis ĉi-februare – filmite kadre de la Malferma Tago en CO UEA en novembro 2011 (fakte tiu ĉi filmo kiel unusola inter la prezentataj troviĝas en la ekstera retejo en vimeo)
  • Fabelo La unua puto animacia fabelo esperantwe parolata kaj samtempe subtekstigita
  • Ne plu uzu plastajn akvobotelojn ekologia programo pri malŝparemo kaj malutileco de aĉetado de akvo en plastaj boteloj, ŝtopita per multaj ofte surprizaj faktoj
  • Templo de bona volo riporto pri unu el la sep novtempaj mirakloj de Brazilo
  • Vladimir Vysockij – Lirika kanto en Esperanto-traduko de N.Losgačev kaj interpreto de Paŭlo Moĵaev (kun Esperanto-subtekstoj)
  • Kio estas ŭonbulismo interesa instrua filmo pri la ĉefaj principoj de la korea formo de budhismo

Informojn pri pluaj interesaj alireblaj dokumentoj, pri avantaĝoj de senpaga membreco en la reto kaj pri manieroj ne registriĝo ni alportos al vi baldaŭ.

padv


  • publikita 21. 3. 2012
  • 1265 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jindřiška

#1 Jindřiška

Dankon! Dankon! Eminenta laboro via estas!

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#2 Pavla Dvořáková

Koran dankon - sed la ĉefa merito apartenas al aŭtoroj de la koncernaj dosieroj! Ni nur elserĉadas kaj alirebligas ilin! Tre ĝojigos nin, se ili trovos multajn spektantojn/aŭskultantojn!

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024